Grandaj Ligoj de Basbalo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Major League Baseball alinomita al Grandaj Ligoj de Basbalo: Ĉi tio estas Esperantlingva retejo, ĉu ne? |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La
==Liga strukturo==
La "grandaj ligoj" mem estas la [[Nacia Ligo]] (''National League'') kaj la [[Amerika Ligo]] (''American League''). Ĉiu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.
La sezono daŭras ekde komenco de aprilo ĝis fino de septembro. Ĉiu [[teamo]] ludas 162 matĉojn, preskaŭ ĉiutage. La kalendaro estas aranĝita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri matĉojn je sinsekvaj tagoj, do ĉiu teamo ludos 7 aŭ 6 fojojn semajne, kontraŭ du teamoj. Post la sezono, la tri ĉampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la ligĉampionecon. La du ligĉampionoj konkursas en la [[Mondserio]], nomata pli ĝuste ''MLB World Series''. La ligo ne pretendas eksklusivecon rilate la esprimon "Mondserio" ajnalingve.
==Historio==
La unua granda ligo, la Nacia, fondiĝis en [[1876]]. Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondigis, sed neniu daŭris longe. La Amerika Ligo fondiĝis en [[1900]] kaj rapide populariĝis. Ĝi tiel grandiĝis, ke oni en 1903 fondis la Mondersion, kiu okazis ĉiun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de NL-teamo) kaj 1994 (pro striko).
La "klasikaj teamoj" de la variaj ligoj, preskaŭ senŝanĝe inter la 1900aj kaj 1950aj, estis:
Nacia Ligo: [[Atlanta Braves|Boston Braves]], [[Los Angeles Dodgers|Brooklyn Dodgers]], [[Chicago Cubs]], [[Cincinnati Reds]], [[San Francisco Giants|New York Giants]], [[Philadelphia Phillies]], [[Pittsburgh Pirates]], [[St. Louis Cardinals]].
Amerika Ligo: [[Boston Red Sox]], [[Chicago White Sox]], [[Cleveland Indians]], [[Detroit Tigers]], [[New York Yankees]], [[Oakland Athletics|Philadelphia A's]], [[St. Louis Browns]], [[Minnesota Twins|Washington Senators]]
En 1933, dum la [[internacia ekspozicio]] en Ĉikago, kolektiĝis la plej famaj steluloj de la du ligoj por matĉo en [[Comiskey Park]]. La afero, la Matĉo de Steluloj, estis tiel populara ke ĝi okazis poste ĉiujare. Ekde 2003, la ligo kiu gajnas en tiu matĉo kaptas por sia eventuala ĉampiono la rajton gastigi 4 el la 7 matĉoj de la Mondserio, kiu povas esti avantaĝo por tiu teamo.
Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj antaŭ malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj translokiĝis de urboj en antaŭurbojn. Plue, la loĝantaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur en Sankta Luiso. Kelkaj teamoj translokiĝis al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington, Philadelphia A's), kaj en la 1960aj, aldone al translokiĝintaj teamoj en [[Losanĝeleso]] kaj [[Sanfrancisko]], oni fondis kelkajn novajn "teamojn de ekspansiiĝo". La AL ekspansiiĝis kun novaj teamoj en Losanĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj la NL en [[Hjustono]] kaj en [[Novjorko]].
Dum postaj jaroj, la NL ekspansiiĝis en [[Sandiego|Sandiegon]] kaj [[Montrealo|Montrealon]] en 1969. En 1969, la AL aldonis teamojn en [[Seatlo]] kaj [[Kansasurbo]]. La seatla teamo post nur unu jaro translokiĝis al Milvokio, kaj la nova vaŝingtona teamo iris al [[Dalaso]]. En 1992 en [[Miamio|Miamion]] kaj [[Denvero|Denveron]]. [[Toronto]] kaj [[Seatlo]] akiris novajn teamojn en la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondiĝis, NL-teamo en en [[Fenikso]] kaj AL-a en [[Tampo]]. Por ke la kvankto de teamoj en ĉiu ligo estu para, la AL-teamo de Milvokio transiris al NL.
Dum preskaŭ jarcento, ĉiuj matĉoj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenciĝis en 1997, sed nur limigite, kaj la granda plimulto de matĉoj estas ankoraŭ enligaj.
== Teamoj de la Major League Baseball ==
===
<TABLE border="1">
<tr><th>Okcidenta</th><th>Centra</th><th>Orienta</th></tr>
<tr><TD>[[Anaheim Angels|Los Angeles Angels]] (
<tr><TD>[[Oakland Athletics]] (
<tr><TD>[[Seattle Mariners]] (
<TD>[[New York Yankees]]
<tr><TD>[[Texas Rangers (Baseball)|Texas Rangers]] (
<tr> <TD> </td> <TD>[[Minnesota Twins]] (
</TABLE>
Linio 29 ⟶ 40:
<TABLE border="1">
<tr><th>West</th><th>Centra</th><th>Orienta</th></tr>
<tr><TD>[[Arizona Diamondbacks]]
<tr><TD>[[Colorado Rockies]] (Rokoj)</td> <TD>[[Cincinnati Reds]] (
<tr><TD>[[Los Angeles Dodgers]] (
<tr><TD>[[San Diego Padres]] (
<tr><TD>[[San Francisco Giants]] (Gigantoj)</td> <TD>[[Pittsburgh Pirates]] (
<tr><TD> </td><TD>[[St. Louis Cardinals]]
== rete ==
|