Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
{{EdE|C}}
[[Enciklopedio de Esperanto - C|EdE-C]]
 
 
'''Cseh-metodo''' [Ĉe-metodo]. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto, ke [[Andreo Cseh]] estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo [[Sibiu]] ([[Hermannstadt]], [[Nagyszeben]]). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. Pastro Cseh defendis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.