Juvelarto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|240px|[[Augsburg (Bayern, Germanio): Keltaj juveloj en la Romepoka muzeo]] [[Image:Christ-Juweliere.JPG|thumb|Mont...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:keltaj-juveloj-en-augsburg-a-muzeo.jpg|thumb|right|240px|[[Augsburg ]] ([[Bayern]], [[Germanio]]): Keltaj juveloj en la Romepoka muzeo]]
[[Image:Christ-Juweliere.JPG|thumb|[[Montrofenestro]] de juvelvendejo]]
[[Juvelo]] estas [[dekoro|dekora]] objekto belig-cele metata sur [[homo]]n, [[besto]]n, aŭ eĉ alian objekton. Ofte ĝi estas farita el valora [[metalo]] ([[oro]], [[arĝento]], [[bronzo]]) sen aŭ kun kromaj [[gemo]]j ([[diamanto]], [[rubeno]] ktp.). Juveloj ankaŭ povas konsisti el aliaj materialoj ([[sukceno]], [[perlo]]j, [[plumo]]j, k.a.). '''Juvelarto''' estas arto, tekniko kaj agado rilataj al produktado kaj vendado de juveloj. La rilataj ejoj estus '''juvelateliero''' pri la produktado kaj '''juvelvendejo''' aŭ eĉ '''juvelejo''' pri la vendejo. La respektivaj profesiuloj estus '''juvelfaristo''' kaj '''juvelvendisto'''; foje sama isto dediĉas sin al ambaŭ agadoj, tiam ĝi estus '''[[juvelisto''']].
 
==Historio==
[[Image:Steinschneider-1568.png|thumb|[[Juvelisto]] en juvelateliero]]
Ekde sia ekesto [[homo]] uzis juvelojn. Dum la frua [[ŝtonepoko]] oni uzis interalie [[lupo|lupajn]] dentojn kiel juvelojn. Antaŭ la disvastiĝo de la [[monda religio|mondaj religioj]], kaj ankoraŭ en kelkaj [[paganismo|paganaj]] socioj, la mortintoj entombigitis akompane de siaj juveloj. Per la [[bronzepoko|bronzepoka]] evoluo de [[metalo|metala]] prilaborado kaj la posta utiligo de daŭre novaj materialoj (precipe dum kaj post la [[20-a jarcento]]) la aĵaro por juvelfarado multe plivastiĝis. Kun pli valoraj entenaĵoj juveloj mem iĝis valoraj, komerce interŝanĝeblaj. Grandan juvelaron sen konata posedanto oni kelkfoje nomas [[trezoro]].