Tutmonda diluvo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
==Neblibliaj fontoj==
 
Je realeco de la biblia [[mito]] la sciencistoj kredis ĝis la unua duono de la [[19-a jarcento]]. Sed tiam oni trovis, ke la mito venis al [[hebreoj]] el [[Mezopotamio]]. En [[1872]] [[asiriologo]] D. Smit inter la restaĵoj de la [[biblioteko]] de asiria reĝo [[Aŝurpanipalo]] ([[7-a jacentojarcento a. K.]]) trovis tre antikvan argil-tabulon kun fragmento de "[[Eposo pri Gilgameŝo]]" (duonlegenda reganto de la urbo [[Uruko]] en [[Ŝumerio]] (ĉ. [[27a jarcento a. K]]). En la tabulo estis skribita la [[rakonto]] pri la inundo, pereiginta "la tutan homaron". Multaj detaloj de l' rakonto koincidas kun tiuj el la biblia versio. Komence de la [[20-a jarcento]] dum fosado de la ŝumeria urbo [[Nipuro]] estis trovita ankoraŭ unu tabelo, kie same temis pri la tutmonda inundo.
 
Poste estis trovitaj [[arkeologio|arkeologiaj konfirmoj]] pri la ekzisto de la "[[inundo]]j". En [[1922]]-34 angla arkeologo Woolly, fosante unu el la plej antikvaj ŝumeriaj urboj - [[Uro]], malkovris sub la kulur-portaj tavoloj (facoj) la spurojn de grandioza inundo (tavolo de sablo kaj ŝlimo estis 2 metrojn dika). Pli poste oni ĝustigis, ke estis kelke da tiaj katastrofaj inundoj, kiuj okazis antaŭ ĉ. 5000 jaroj. La inundoj kovris areon 600-km longan kaj 150-km larĝan, t.e. ili kovris fakte la tutan malaltaĵon de [[Mezopotamio]] (kiu ja estis por ĝiaj loĝantoj "la tuta mondo"). Plej verŝajne, ĝuste tiuj inundoj naskis la ŝumeran miton pri la tutmonda inundo, kiu poste tra [[Babilonio]] kaj [[Asirio]] trafis al [[hebreo]]j. Memkompreneble, neniu inundo povus kovri la tutan teron kun "altaj montoj" - tioma kvanto da akvo simple ne ekzistas.
36

redaktoj