Knygnešiai: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Knygnešiai''' (singularo: ''knygnešys'', en Esperanto proksimume "libroportantoj") estis kontrabandistoj, kiuj inter la jaroj 1864 kaj 1904 kontraŭleĝe transportis librojn presita...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:39, 7 mar. 2008

Knygnešiai (singularo: knygnešys, en Esperanto proksimume "libroportantoj") estis kontrabandistoj, kiuj inter la jaroj 1864 kaj 1904 kontraŭleĝe transportis librojn presitajn en la litova lingvo en la teritorion Litovio de la Rusia Imperio. La plej multaj el tiuj libroj produktiĝis en Eta Litovio, litovlingva lima regiono apartenanta al la provinco Orienta Prusio de la Germana Regno, tuj ĉe la limo kun la rusie okupita Litovio. Knygnešys estas litova vorto sen rekta ekvivalento en aliaj lingvoj, ĝi konsistas el knyga ("libro") kaj nešti ("porti").

Komenco de la provoj pri rusigo

Post kiam dum januaro 1863 multaj poloj kaj litovoj ribelis kontraŭ la Rusia Imperio, kiu dum 1795 armee invadis kaj ekde tiam okupis tutan Litovion (krom eta parto apartenanta al Prusio) kaj la orienton de Pollando (dum la nordokcidento estis okupita de Prusio kaj la sudokcidento de Aŭstrio), sekve la registaro de la Rusia Imperio intensivigis siajn strebojn kontraŭbatali la uzon de la litova lingvo kaj ankaŭ la influon de katolikismo en la okupita teritorio Litovio, kaj la strebojn laŭeble rusigi la enloĝantaron, per permeso nur de la rusa lingvo, nur de la cirila alfabeto kaj per forta prefero de la ruse ortodoksa eklezio.

Dum somero 1863 la rusia caro Aleksandro la 2-a decidis pri "intertempaj reguloj por la ŝtataj bazaj lernejoj de la nord-okcidenta distrikto", regiono kiu ampleksis la plejparton de la hodiaŭaj Litovio kaj Belarusio. Dum 1964 la goberniestro de la imperia gobernio Vilno, Miĥail Muravjov, ordonis ke ĉiuj libroj por bazaj lernejoj devu esti presitaj per cirilaj karaktroj. Lia posteulo, Konstantin von Kaufman entute malpermesis la preson de litovaj libroj en latinaj literoj dum la jaro 1865.

1866 la caro buŝe ordonis malpermeson produkti aŭ importi iajn ajn presaĵojn en la litova lingvo. Kvankam tiu buŝa ordono jure ne estis leĝo, la ŝtataj imperiaj aŭtoritatoj de tiam fidinde obeis ĝin ĝis la jaro 1904. Dum tiu tempo enlande kaŝe produktiĝis kaj disdoniĝis proksimume 55 libroj en la litova lingvo presitaj per cirilaj karaktroj. Sed samtempe dum tiu preskaŭ kvar jardekoj ekestis pluraj litovaj presejoj en Eta Litovio, litovlingva lima regiono apartenanta al la provinco Orienta Prusio de la Germana Regno, tuj ĉe la limo kun la rusie okupita Litovio. Ili presis librojn, gazetojn kaj magazinojn en la litova lingvo, kiuj poste kontrabande kaŝtransportiĝis al Litovio. Tiun taskon transprenis la Knygnešiai, la "libroportistoj", kvankam ili por tiu tasko riskis enkarceiĝon, kondamnon de altaj monpunoj, ekziliĝon aŭ sendiĝon al punlaborejo en Siberio. Pluraj el ili mortpafiĝis dum la limtransiro.

 
Motiejus Valančius

Organizia kontrabando

Dum la jaro 1867 Motiejus Valančius, la katolika episkopo de Ĵemajtio, kiel unua organizis la eksterlandan produktadon le litovaj presaĵoj en granda stilo kaj kunordigis la kontrabandadon de la verkoj al kaj la disdonadon en Litovio. Liaj aktivecoj dum 1870 publikiĝis helpe de la polico de Orienta Prusio. Kvin pastroj kaj du libroportantoj estis deportitaj al la fora oriento de Rusio. Sed tiu rebato ne detenis aliajn libroportantojn daŭrigi la agadon. Ili iĝis simbolo de la rezisto kontraŭ la imperia politiko de kultura rusigo. Dum la lastaj jaroj de la malpermeso de litovlingva publikigo ĉiujare inter 30.000 kaj 40.000 litovaj libroj kontrabandiĝis en la landon, proksimume triono el ili kaptiĝis de la imperie rusiaj armeo kaj polico. Iom post iom la rusiaj aŭtoritatoj komprenis, ke la estingo de litovlinga publikigado neniam estos plene realigebla, kaj ke la efiko de la malpermeso ne estis rusigo, sed fortigo de la litoveco de la enloĝantoj. Por gajni pli da popola subteno por la rusa-japana milito, dum la jaro 1904 - post kvardek jaroj - inter alie la malpermeso de litovaj presaĵoj estis malvalidigita.

Signifo

Tiu ĉi epizodo de la nacia historio de Litovio dum la jaroj 1940 ĝis 1990 estis subpremata kaj malmenciata en ekzemple la lernejaj historiaj libroj de la Litova SSR, ĉar la (plejparte rusaj) sovetuniaj okupantoj volis eviti ke la loka litova rezisto kontraŭ la Rusa Imperio dum la 19-a jarcento invitu al paralela loka litova rezisto kontraŭ la (ruse dominita) Sovetunio dum la 20-a jarcento. Nur post la reatingo de ŝtata sendependiĝo dum 1990 (de Sovetunio plene agnoskita dum aŭgusto 1991) denove eblis starigi monumentojn pri la "libroportantoj", raporti pri ili en muzeoj, historiaj libroj, gazetaj artikoloj kaj televidaj elsendoj, kaj nomi stratojn laŭ ili. En la utbo Kaŭnaso estis starigita statuo honore al la nekonata libroportanto.

La 16-a de aŭgusto, la naskiĝtago de Jurgis Bielinis (* 1846), kiu starigis transportan reton por malpermesitaj litovaj libroj, en Litovio festiĝas kiel "tago de la Knygnešiai".

Fontoj

  • Ruseckas, Petras (1992-1997) Knygnešys: 1864-1904 (3 volumoj) Valstybinis leidybos centras, Vilno, ISBN 9986-810-06-X (volumoj 1 kaj 2 kiel represaĵo, origine: Spaudos fondas, Kaŭnaso, 1926-1928) (en la litova);
  • Merkys, Vytautas (1994) Knygnešių laikai: 1864-1904. Valstybinis leidybos centras, Vilno, ISBN 9986-09-018-0 (en la litova);
  • Merkys, Vytautas (1994) Draudžiamosios lietuviškos spaudos kelias: 1864-1904: informacinė knyga. Vilno: Mokslo ir enciklopedijų leidykla, Vilno, ISBN 5-420-01181-6 (en la litova);
  • Kaluškevičius, Benjaminas kaj Žemaitytė-Narkevičienė, Ona (1998) Šimtas knygnešių: knygnešių sienelės vardai. Lietuvos kultūros fondas, Lietuvos Knygnešio draugija, Vilno, ISBN 9986-9175-0-6 (en la litova);
  • Čiplytės, Joana Vigos (2005) Juozas Masiulis: knygnešys ir knygininkas. Žara, Vilno, ISBN 9986-34-140-X (en la litova)

Weblinks