Kató Lomb: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Kató Lomb
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''D-ro LOMB Kató''' ([[Pécs]], [[8-a de februaro]] [[1909]] – [[Budapeŝto]], [[9-a de junio]] [[2003]]) hungara interpretistino, tradukistino, genio de lingvoj, unu el la unuaj sinkronaj interpretistoj de la mondo.
 
Komence ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj kemio, sed pro sia interesiĝo ŝi baldaŭ turnis sin al la lingvoj. Ŝi interpretis en naŭ aŭ dek lingvoj (en kvar eĉ sen preparado), kaj ŝi tradukis fakliteraturon kaj legis belliteraturonbeletron en ses lingvoj. Ŝi povis kompreni ĵurnalismon en dek unu pluaj lingvoj. Kiel ŝi esprimis sin, ŝi perlaboris monon entute per dek ses lingvoj (anglan, bulgaran, ĉinan, danan, francan, germanan, hebrean, hispanan, italan, japanan, latinan, polan, rumanan, rusan, rutenan, slovakan, ne kalkulante ŝian denaskan hungaran). Ŝi lernis ĉi tiujn lingvojn plejparte el propra forto, kiel [[aŭtodidakto]]. Ŝi preferis nomi sin kiel "lingvisto" (kontraste al "lingvoscienculo"), aludante al tia homo, kiu por praktikaj celoj, por satigi sian interesiĝon alproprigas multajn lingvojn.
 
Laŭ sia propra raporto, ŝian longan vivon lumigis fakte ne la lingvokono, sed la lingvolernado. Ties ĝojon ŝi provis transdoni al pli ol pli novaj generacioj en siaj verkoj, eldonitaj kelkfoje, en (radioelsendaj kaj presitaj) intervjuoj kaj en interparoloj. Kiel interpretisto ŝi vizitis ĉiujn kvin kontinentojn, montris sin en kvardek landoj de la mondo, kaj raportis pri la travivaĵoj kaj aventuroj dum siaj vojaĝoj en aparta libro (''Interpretisto ĉirkaŭ la mondo'').
 
== Ŝiaj metodoj kaj principoj pri lingvolernado ==