Judhispana lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
La '''judhispana lingvo''', nomita '''sefarda lingvo''', '''Ladino''' (לאדינו) aŭ ankaŭ '''Djudeo-Espanyol''' (גֻודֵיאֹו־אֵיסְפַּאנײֹול) estas varianto de la iberaj latinidaj lingvoj parolataj de la [[sefardoj|sefardaj judoj]]. La sefarda lingvo devenas el la malnova [[Kastilio|kastila]] lingvo kaj estas parenca kun la [[hispana lingvo|hispana]] kaj [[portugala lingvo|portugala]] lingvoj.
 
Kiam la judoj en [[Hispanio]] estis ekzilitaj en [[1492]], ili emigris en [[Nord-Afriko]]n kaj [[Osmana Imperio|Osmanan Imperion]]. Parolinte origine la hispanan lingvon, la judoj tiam evolugiisevoluigis sian lingvon aŭtonome, pliriĉigante ĝin per [[hebrea lingvo|hebreaj]] vortoj el la precipe religia fako kaj vortoj de la ĉirkaŭa lingvo por la ĉiutaga uzado. La judhispana lingvo estas hodiaŭ precipe parolata en Israelo de centmil parolantoj tieaj.
 
Hodiaŭ oni uzas preskaŭ nur la [[latina alfabeto]], sed ekzistas ankaŭ skribsistemon kun la [[hebrea alfabeto|hebrea]] kaj tre malofte la [[greka alfabeto]]. Ekzistas [[literaturo]] kaj riĉa muzika tradicio, ne nur populara. Diversaj muzikistoj kaj kantistoj el [[ĵazo]] kaj [[popo]] provas revivigi la judhispanan lingvon pere de sia muziko. La lingvo staras sur la listo de la endanĝeritaj lingvoj de la [[UNESKO]].