Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

3 774 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Ramón VALLE PEÑA''', konata sub la nomo '''Ramón DEL VALLE-INCLÁN''' ([[Vilanova de Arousa]], [[28-a de oktobro]] [[1866]] - [[Santiago de Compostela]], [[5-a de januaro]] [[1936]]) estis [[Galegio|galega]] verkisto en la [[hispana lingvo]].
 
Li estis membro de la t.n. [[Generacio de 1898]], kune kun, inter aliaj, [[Miguel de Unamuno]], [[Azorín]] kaj [[Pío Baroja]], sed Valle-Inclán eniris en tiuj grupo kaj stilo poste (ĉirkaŭ la [[1920aj1920-aj jaroj]], kiel simile faris [[Antonio Machado]]. Li verkis prozaĵojn kaj teatrajn verkojn, nur malmulte da poezio. Precipe en teatro li estis moderniganto de la tiama stilo (komerca teatro), kun tre nova aliro al teatro, interalie per la uzo de literatura stilo nomata [[esperpento]], kiun li mem kreis kaj definis; tia tetaro ne estis tre sukcesa dum ties epoko (1920aj1920-aj kaj [[1930aj1930-aj jaroj]]), sed ja estis sukcesa dum aliaj jardekoj, nome la [[1970aj1970-aj jaroj|1970aj]] kaj la [[1980-aj jaroj]] kaj markis la teatran hispanlingvan produktadon de la tuta jarcento.
 
Li uzis fortan kritikon, precipe al la tradiciaj klasoj kaj potencoj en sia dua etapo.
 
==Biografío==
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis glavonskermon kaj desegnon.
 
En tiu epoko li ekverkis por publikaĵoj kiel ''Café con gotas'' (Kafo kun gutoj), de Santiago, kaj la [[Barcelona|barcelona]] ''La Ilustración ibérica'' (La Iberia Bildigo), kaj partoprenis aktive, kun sia frato Carlos, en la gazetara vivo de la urbo. En 1890, pro la morto de lia patro, abandonis la karieron de juro, kiun tiu devigis al li, kaj revenis al Pontevedra. Poste eble li vojaĝis en Italion, kaj pli certe al Madrido fine de 1890, kie li ĉeestis la [[Prado-Muzeo|Muzeon de Prado]] kaj la bibliotekoj de la urbo, kunlaboris en ĵurnaloj kiel ''El Globo'', kaj dediĉas grandan parton de sia libertempo al popola kantoteatro.
En 1892, Valle realigis sian unuan vojaĝon al Ameriko, pli precize al [[Meksikio]], kie li vivis ĉirkau unu jaron en la urboj de [[Veracruz]] kaj [[Meksikurbo]]. En tiu lando kunlaboris por du ĵurnaloj: ''El Veracruzano Libre'', de Veracruz, kaj ''El Universal'', en Meksikurbo, kie li publikigis diversajn rakontojn. Tie ŝajne li vivis kelkajn malfacilaĵojn kiel tre verŝajna partopreno en [[duelo]] en Meksikurbo, kaj en kverelo en Veracruz. El Meksikio li pasis al [[Kubo]], kaj resti kelkajn tagojn en [[Matanzas]], ĉe amikoj.
 
Revene en Hispanio, en [[1893]], instaliĝis en [[Pontevedra]], kie amikiĝis kun Jesús Muruáis, bibliografo kaj profesor de [[latina]] en la urba Mezlernejo, en kies biblioteko povis legi la ĉefajn aŭtorojn tiamajn. Dum tiu epoko de Pontevedra, li publikis sian unuan libron, la kolekton de amrakontoj ''Femeninas'' (Inaĵoj) (1894). Tiam li komencis ankaŭ vesti per bizarega vestaro: [[mantelo]] (dekomence meksikia [[ponĉo]]), ŝalmantelo, [[ĉapelo]] kaj, ĉefe, siaj longega kaj karaktera [[Barbo|barbo]], la "barbas de chivo" (kapridaj barboj) pri kiu parolis [[Rubén Darío]] en poemo dediĉita al aŭtoro.
 
En [[1896]] li reinstaliĝis en Madrido. Tie ĉeestis diversajn [[babilrondo]]jn, en kiuj li ekkonis multajn elstarajn intelektajn gravulojn, kiel Enrique Gómez Carrillo, [[Pío Baroja|Pío]] kaj [[Ricardo Baroja]], ''[[Azorín]]'', [[Jacinto Benavente|Benavente]], González Blanco, [[Francisco Villaespesa|Villaespesa]], Mariano Miguel de Val, ktp. En [[1897]] li publikigis sian duan libron, ''Epitalamio (Historias de amores)'' (Amrakontoj), sen atingi grandan sukceson. Dum tiuj jaroj li aktoris en teatroludoj kiel ''La comedia de las fieras'' (La komedio de la sovaĝaj bestoj), de [[Jacinto Benavente]], aŭ ''Los reyes en el destierro'' (La reĝoj enekzile), adaptigo de [[Alejandro Sawa]] pri romano de [[Alphonse Daudet]]. En 1899, dum kverelo en kafejo, la ĵurnalisto Manuel Bueno vundigis lian brakon kiu finfine malsaniĝis kaj devis esti fortranĉita. Tiun saman jaron li premieris en la Teatro Lara de Madrido kaj publikigis laŭ libro ''Cenizas'' (Cendroj), sia unua teatraĵo.
 
Samepoke li kunlaboris en multnombraj literaturaj gazetoj, kiel ''La vida literaria'' (Literatura vivo), ĉefredaktita de [[Jacinto Benavente|Benavente]], ''Revista Nueva'' (Nova gazeto), ĉefredaktita de Luis Ruiz Contreras, ''[[Germinal (hispana gazeto)|Germinal]]'' ĉefredaktita de [[Joaquín Dicenta]] aŭ ''[[Vida Nueva]]'' (Nova vivo) ĉefredaktita de Eusebio Blascokie Unamuno verkis du konatajn artikolojn ''"Muera Don Quijote"'' (Mortu don Kiĥoto) kaj ''"Renovación”'' (Renovigo). Li vivis la literatran [[bohemo|bohemon]] modernisman kaj suferis malsaton kaj necesojn. Li loĝis tiom mallarĝan ejon ke oni bezonis supreniri seĝojn per [[pulio]] por libere marŝi.
 
En [[1900]], Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo ''El Liberal''. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome [[Juan Valera]], unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel ''La Ilustración Artística'', ''La Ilustración Española e Hispanoamericana'', ''La España Moderna'', ktp. En ''Alma Española'' li publikis, decembre de 1903, faman [[membiografio]]n. En ''Los Lunes de El Imparcial'' (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis ''Sonata de otoño'' (Aŭtuna sonato), ki unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.
 
La ''[[Sonatoj (Valle-Inclán)|Sonatoj]]'' estis publikitaj en libro en 1902 (''Sonata de otoño''), 1903 (''Sonata de estío'' -somera-), 1904 (''Sonata de primavera'' -printempa-) kaj 1905 (''Sonata de invierno'' -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej plstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro [[1905]] li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de ''Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones'' (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la ''Sonatoj'', ''El Marqués de Bradomín'' (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco,
 
 
Sennoma uzanto