Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

3 872 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
En Esperanto aperis de Valle la romano ''Tirano Banderas'', priskribo de [[Latinameriko|latinamerika]] diktatoro ([[kaŭdilo]]), tradukita de [[Fernando de Diego]].
 
==BiografíoBiografio==
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis skermon kaj desegnon.
 
En [[1900]], Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo ''El Liberal''. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome [[Juan Valera]], unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel ''La Ilustración Artística'', ''La Ilustración Española e Hispanoamericana'', ''La España Moderna'', ktp. En ''Alma Española'' li publikis, decembre de 1903, faman [[membiografio]]n. En ''Los Lunes de El Imparcial'' (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis ''Sonata de otoño'' (Aŭtuna sonato), ki unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.
 
La ''[[Sonatoj (Valle-Inclán)|Sonatoj]]'' estis publikitaj en libro en 1902 (''Sonata de otoño''), 1903 (''Sonata de estío'' -somera-), 1904 (''Sonata de primavera'' -printempa-) kaj 1905 (''Sonata de invierno'' -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej plstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro [[1905]] li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de ''Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones'' (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la ''Sonatoj'', ''El Marqués de Bradomín'' (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco, estonta edzino de Valle en [[1907]]. La geedzoj naskis diversajn filojn: Joaquín María (1914), Carlos Luis (1917), Jaime (1921),
 
En 1907 li publikis diversajn librojn, kiel ''Águilas de blasón'', ''Aromas de leyenda'', ''Versos en loor de un santo ermitaño'' kaj ''El marqués de Bradomín. Coloquios románticos''. Laŭ kajeroj, en la ĵurnalo ''El Mundo'', li publikis ''Romance de Lobos'' (Lupa romanco). En [[1908]] li ekpublikis sian serion de noveloj "[[La karlisma milito (Valle-Inclán)|La karlisma milito]]": ''Los cruzados de la causa'', ''El resplandor de la hoguera'' kaj ''Gerifaltes de antaño''. Liaj simpatioj por la [[karlismo]] ne estis nur literaturaj: en 1910 li kandidatiĝis al diputateco sub la [[Karlisma Partio]], sed li ne atingis postenon.
 
Li veturis al [[Argentino]] en 1910 kun teatrentrepreno de F. García Ortega, kie aktorinis Josefina Blanco, kaj prelegis pri la hispana literaturo. Ili vizitos ankaŭ [[Ĉilio]]n, [[Paragvajo]]n, [[Urugvajo]]n kaj [[Bolivio]]n. Revene en Hispanion, li plupremieris teatraĵojn: ''Voces de gesta'', en 1912, kaj ''La marquesa Rosalinda'', en 1913. Lia verko ''El embrujado'' estis malakceptita de la Hispana Teatro, kiun direktoris [[Benito Pérez Galdós]]. En 1915 li kontaktis la reĝon postulanta la rehavigon de la titoloj de markiso de Valle, vicgrafo de Vieixin kaj sinjoro de Caramiñal. Tiuj petoj estis malakceptitaj.
 
Dum la [[Unua Mondmilito]], li estis invitita de la franca registaro viziti la militfrontojn. En [[Parizo]] li ekkonis gravajn tiamajn hispananjn verkistojn kiel [[Pedro Salinas]], [[Manuel Ciges Aparicio]] kaj [[Corpus Barga]]. Frukto de lia vizito al militfronto estis la tekstoj ''Visión estelar de la medianoche'', publikita kiel suplemento en ''El Imparcial'' en 1916, kaj ''En la luz del día'', samloke, en 1917. En 1916 li estis nomumita profesoro pri Estetiko de Belartoj de la Lernejo de San Fernando. Samjare li publikigis ''La lámpara maravillosa'' (La mirinda lampo), meditado pri la literatuta fakto, tre influita de la okultismo de aŭtoroj kiel [[Mario Roso de Luna]] kaj [[Helena Blavatsky]].
 
En 1921 li realigas novan vojaĝon al Meksikio, invitita persone de la prezidento de la Respubliko, [[Álvaro Obregón]]. En 1925 li setliĝis denove en Madrido. Li partoprenis en grupoj de eksperimenta teatro, kiel "El mirlo blanco" (La blanla merlo), kiu ludis en la propra hejmo de la fratoj Baroja, en la madrida kvartalo de [[Argüelles]], kaj "El cántaro roto" (La rompita kruĉo), en el Círculo de Bellas Artes. Fine de 1926 li eldonis kion multaj konsideras ties majstroverkon, nome la romano ''[[Tirano Banderas]]'', kie videblas la spuro de ties ĵusa vojaĝo al revolucia Meksikio. En 1927 li ekpublikis la ambician serion, ''El ruedo ibérico'' (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la ''[[Episodios Nacionales]]'' (Naciaj epizodoj) de Galdós, li intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata [[Izabela la 2-a (Hispanio)|Izabela la 2-a]] ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li nur sukcesis verki tri romanojn de tiu projekto: ''La corte de los milagros'' (Mirakla kortego) (1927), ''Viva mi dueño'' (1928) kaj ''Baza de espadas'' (1932).
 
Ekde 1924 li kontraŭis la [[diktaturo de Primo de Rivera|diktaturon de Primo de Rivera]]. En 1927 li partoprenis la kreadon de la Alianza Republicana. En 1929 li estis enfermita en karcero Modelo de Madrido, pro malpago de monpuno pro tumultoj. Li apogis la Respublikon, kaj eĉ kandidatiĝis al diputateco por La Coruña en la listoj de la [[Radikala Partio (Hispanio)|Radikala Partio]] de [[Alejandro Lerroŭ]], kvankam li ne estis elektita. En 1932, la registaro de la [[Hispana Dua Respubliko|Respubliko]] nomumis lin kiel konserviston de la Nacia Arta Heredaĵo kaj direktoro de la Muzeo de Aranjuez, sed, pro malamikeco kun sia superulo, li demisiis tuje.
 
 
Sennoma uzanto