Distrikto Peĉenga: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
La praloĝantoj de Peĉenga estas skolt-sameoj.
 
La areo de Peĉenga estis longe disputata inter Norvegio kaj RuslioRusio kaj ankaŭ de Svedio, kiu tiutempe regis Finnlandon. Formale la regiono apartenis al areo komune administrata de Norvegio kaj Rusio ĝis [[1826]], kiam Peĉenga fariĝis definitive parto de Rusio. Tamen Rusio kalkulas regon super Peĉenga jam ekde [[1533]]. Tiam estis fondita ankaŭ la [[Peĉenga monaĥejo]] por konvertigi la sameojn kaj por firmigi rusan regadon en la regionon. La monaĥejon fondis monaĥo [[Trifon la Peĉenga]] el [[Novgorod]]. Jam en 1572 la Peĉenga monaĥejo havis 50 monaĥojn kaj 200 laikulojn. En 1583 la monaĥejo estis bruligita kaj detruita de finnoj kaj svedoj. La caro Fjodor I ordonis refondi la monaĥejon pli oriente, proksime al fortikaĵo [[Kola]], sed ĝi brulis en 1619. Nova monaĥejo estis tamen konstruita, sed en maldense loĝata areo ĝi estis malfondita en [[1764]].
 
En la marborda regiono ekloĝis [[rusoj]] kaj [[pomoroj]] (kiujn oni kutime konsideras kultura subgrupo de rusoj), kaj la monaĥejo estis refondita en [[1886]]. Ankaŭ finnoj, kareloj kaj norvegoj migris al la regiono. La interna parto estis loĝata de skolt-sameoj, kiuj konvertiĝis al ortodoksa kristanismo.