Solresolo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
e (roboto aldono de: nov:Solresol)
=Historio=
 
'''Solresol''' /sore'sol/ estas apriora artefarita helplingvo verkita de [[Jean François Sudre]] ([[1787]]-[[1864]]). Li komencis prilabori ĝin je [[1817]]. En [[1827]], li prezentis la projekton al [[Académie dedes BeaŭBeaux-Arts]] de [[Parizo]]. La [[Institut de France]] aprobis ĝin en [[1827]], [[1833]], [[1839]] kaj en [[1856]]. Multaj provincaj [[akademio]]j de [[Francio]] ankaŭ favoris al ĝi. En la [[Internacia ekspozicio]] de Parizo [[1855]] Sudre estas premiita per 10 mil [[franko]]j, kaj en Internacia ekspozicio de [[Londono]] [[1862]] li ricevis honoran [[medalo]]n.
 
Ĝi havis siatempe iom da sukceso, [[Napoleono la 3-a]] iomete interesiĝis pri Solresol kaj, laŭdire, stipendiis Sudre, ankaŭ ([[Victor Hugo]], [[Alphonse de Lamartine]], kaj aliaj interesiĝis pri ĝi, sed estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj : [[Volapük]] kaj poste [[Esperanto]]. Solresolo estas grava al historio de planitaj lingvoj de multaj vidpunktoj: ĝi estis la unua artefarita lingvo kies projekto estis serioze atentata de publiko, ĝi estis pionira en ideo pri modernaj interlingvoj kaj, fine, estis la unua interlingvo kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre presis nur en [[1866]], eble, pro tio, la ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.