La infana raso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Emuzesto (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:5_Versioj.jpg|thumb|Nacilingvaj tradukoj de ''La infana raso'']]
Inter multaj esperantistoj, '''''La infana raso''''', longa [[poemo]] en 25 ĉapitroj, estas rigardata kiel la ĉefverko en Esperanto de la skota poeto [[William Auld]] ([[1924]]-[[2006]]). La unua eldono de la poemo aperis en 1955 kun antaŭparolo de John Francis. Ekde tiam sekvis pluraj eldonoj. Laŭ la redaktoroj, "''La infana raso esploras la rolo de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo''", temo komparebla kun tiu de ''Cantos'' de la usona poeto Ezra Pound (kiu laŭŝajne parte inspiris la verkon de Auld), kaj ''Canto General'' de la ĉilia poeto Pablo Neruda. Precipe baze de tiu verko, en la jaro 1999, la Esperantlingva verkista asocio nomumis la aŭtoron por la Nobel-premio por literaturo. En sia antaŭparolo al la unua eldono, Francis skribas: "Ni ja povas aserti, ke nia literaturo posedas poemon, kiu kompariĝas tute favore kun siaj naciaj ekvivalentoj; ĉar jen estas verko, kiu plene respondas al la postuloj ne nur de sia propra idiomo, sed ankaŭ al tiuj de la modernaj literaturoj internaciaj". Pluraj nacilingvaj tradukoj de la tuta poemo estis eldonitaj, ekzemple,la nederlanda de Willem A.Verloren van Themaat (''Het Kinderras'', 1982); la portugala de Leopoldo H. Knoedt (1992). Aliaj lingvoj en kiuj aperis versioj inkludas anglan, skotan, gaelan, kaj hungaran. Fragmentoj estis eldonitaj en la islanda, franca, ktp. Konstante aperas novaj versioj kaj ĉiuj estas legeblaj kaj elverŝeblaj ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio, [http://www.everk.it]. Pluraj estis surpapere publikigitaj.
Malgraŭ ĝenerala admiro de la literatura kvalito de la verko, kelkaj konataj esperantlingvaj verkistoj kritikis la malprudan lingvaĵon kaj kontraŭklerikan sentojn esprimitajn en kelkaj versoj de la poemo. En siaj klarigaj notoj je la fino de la tria eldono, William Auld (kredeble kontentige) respondas al tiuj riproĉoj.
 
[[Dosiero:5_Versioj.jpg]]
[[Kategorio:Esperanto-libroj]]
[[Kategorio:Libroj de William Auld]]