[[Dosiero:Geraet beim Optiker.jpg|thumb|right|250px|Optika refraktilo dum uzo.]]
'''Oftalmologio''' aŭ '''Okulkuracado''' estas branĉo de la [[medicino]] kiu okupas sin per la malsanoj de la [[okulo]] kaj ilia flegado. La vorto ''oftalmologio'' venas de la [[Grekio|greka]] ''ophthalmos'', kio signifas ''okulon'', kaj ''logos'', signifante ''vorton'' ; oftalmologio libere tradukita signifas "la scienco de la okuloj". Kiel studfako ĝi ankaŭ aplikiĝas al la okuloj de bestoj.
Ĉar oftalmologojokulkuracistoj faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas [[kirurgio|kirurgoĥirurgo]]j.
'''Oftalmologo''' aŭ '''okul(kurac)isto'''Okulkuracisto estas [[specialisto]] kiu praktikas la kuracadon de la okulo aŭ la [[oftalmologio]]n, kaj do klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la [[tranĉilo]]n (ankaŭ nomata [[skalpelo]]).
Nuntempe oni ofte uzas [[lasero]]jn por operacii la okulojn.