Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎muso: nova sekcio
Linio 33:
'''Mi estis punita de Arno Lagrange per forbaro pro tio, ke mi ne estis kontenta kun lia respondo pri aperado de la kaŝ-montru butonoj en Internet Explorer. Mi eluzis ĉiujn rimedojn por atingi la korekton - [http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_8#Evoluo_de_la_redaktiloj mi diskutis pri la problemo tie] kaj en la vikipediistaj diskutaj paĝoj de Arno lagrange kaj Petr Tomasovsky. La sama problemo aperis ĉe [[vikipediisto:Kanadano|Kanadano]] kaj [[Vikipediisto:Mevo|Mevo]]. Senĉese mi asertis, ke la problemo devas esti ĉi tie, nome en Esperanto-Vikipedio. Bedaŭrinde mi ricevis unu kaj la saman respondon, ke eraro estas ĉe mi. Post kelkmonata silentado pri la problemo mi denove aŭdiĝis kaj ricevis la supre notitan respondon. Kiam mi elĉerpis ĉiujn decajn rimedojn, mi decidiĝis, ke mi "iom draste" atentigos pri la problemo. Post kelkaj minutoj mi estis senhezite forbarita de Arno Lagrange. Li montris al mi per tio, kiu li estas. Kio okazis poste? Subite ĉio estis korektebla. Arno trovis eraron en [[MediaWiki:Common.js]] (fakte li certe skribis ĝin tien aŭ ne forigis la erarigan informon tuj), kies redaktanto li estis ekde la tempo, kiam aperis la eraro, sole li mem. En siaj komentoj Arno admonis min, ke se mi promesos, ke se mi ne faros jam tiajn sensencaĵojn, li malforbaros min. Li ankaŭ proponis al mi "paciĝon", sed li ne skribis, kiu proponas la repaciĝon kaj kiu devas akcepti ĝin. Ĉu mi? Aŭ ĉu li? Estas nekompreneble por mi, ke mi devus peti pardonon. Mi faris nenion, sole mi volis atentigi pri la problemo. Post tri kaj duono de horoj Arno malforbaris min, sed eble nur ŝajne, ĉar fakte mi restis forbarita unu tagon. Ĉagrenas min, ke ĉiuj kulpigas min kaj neniu memkritike konfesos sian eraron. Pro tio mi decidiĝis fini mian agadon en Vikipedio, ĉar regas ĉi tie diskriminado (kelkmonata neakceptado, ke en IE ne funkcias kelkaj funkcioj faritaj de iu en E-o Vikipedio) kaj "vidiĝado de administrantoj" en kazoj, kiam ili devus helpi kaj ne forbari. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 15:23, 16. Mar 2008 (UTC)'''
:Mi fakte ne povis sekvi kaj vere kompreni la konflikton, sed mi forte esperas, ke ĉiu povas recproke pardoni unu la alian - estas ja evidenta ke kaj Arno kaj Petro metis kaj metas multe da ''korsango'' (por utiligi germanan parolmaineron) en la laboron por Vikipedio. Kiu nun vere pravas, ĉiam estas malfacile por eltrovi. '''Sed ĉu tio vere gravas?''' Mi bone komprenas, ke neniu ŝatas peti pardonon, kiam sin sentas prava. Tial mi konsilas, pardonu unun la alian, ĉar pardoni estas ja pli facila ol peti pardonon, kaj ne postulu, ke la alia nun sur genuoj konfesu sian eraron! Ni ĉiuj faras eraron, sed evidente ankaŭ neniu agis vere kun malbona intenco en ĉi-tiu kazo! La problemo ja principe ankaŭ estas, ke la komunikado per diskutmesaĝoj neniel povas anstataŭi rektan homan kontakton. Por mi kaj Petro kaj Arno estas ne malhaveblaj gravaj kunlaborantoj en Vikipedio, kaj en iu senco ni ja estas speco de familio, kaj ankaŭ en la plej bona familio foje estiĝas neeviteble konfliktoj. Do al bona kunlaboro kaj espereble ankaŭ en estonto kun vi ambaŭ! Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 19:23, 16. Mar 2008 (UTC)
 
== muso ==
 
Mi ŝanĝis [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Enigma&diff=1527599&oldid=1525973 ĉi tion] ĉar ne ĉiuj uzas muson. [[Vikipediisto:Urso|Urso]] 23:29, 16. Mar 2008 (UTC)