Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(→‎Dankon !: nova sekcio)
 
Mi vin dankas pro viaj korektoj! Mi estas afliktita kaŭze de mia malbona esperanto, sed esperas rapide plibonigi min! Tutkore, [[Vikipediisto:Rafael Badaŭi|Rafael Badaŭi]].
 
== ? ==
Arno, dankon por viaj vortoj. Mi estimas ilin. Mi komprenas, ke vi ne povis scii, kiam mi ĉesos kun tia redaktado de la ŝablono, sed mi ne estas tia "damaĝulo". Mi volis nur tiamaniere atentigi pri la problemo, sed bedaŭrinde vi forbaris min. Mi atendis ies demandon en formo de mesaĝo, kion mi estas faranta. Pri la vorto "subite" mi pensis, ke dum kelkaj monatoj okazis nenio (almenaŭ videbla) rilate al la ŝablono (ĉiokaze la problemo montriĝis en MediaWiki:Common.js). Mi vidis poste vian klopodon trovi la eraron. Tio, kion mi faris, estis lasta ebleco, kiel atentigi pri la problemo, se malsukcesis antaŭaj diskutoj. Vi nomas tion "intenca fuŝado", sed mi diras al tio "lasta ebleco". Se anonimulo, havanta nenian kontribuon ĉi tie, farus tion, ankaŭ mi nomus lian redaktadon "intenca fuŝado", sed mi devas diri, ke mi intence ne fuŝus artikolon. Same kiel vi ankaŭ mi laboras, kaj spite al tio mi kreas longajn paĝojn. Nu kion diri plu? Kio okazis, tio okazis. Se vi akceptas mian proponon, ni lasu la aferon forgesita. {{mi|Petr Tomasovsky}}