Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky: Malsamoj inter versioj

Mi ĝojas ke tiu afero povas finiĝi sen damaĝoj.
(Petro, mi petas pardonon ke mi ne prizorgis la aferon dum tiom longa tempo.)
(Mi ĝojas ke tiu afero povas finiĝi sen damaĝoj.)
:Mi fakte ne povis sekvi kaj vere kompreni la konflikton, sed mi forte esperas, ke ĉiu povas recproke pardoni unu la alian - estas ja evidenta ke kaj Arno kaj Petro metis kaj metas multe da ''korsango'' (por utiligi germanan parolmaineron) en la laboron por Vikipedio. Kiu nun vere pravas, ĉiam estas malfacile por eltrovi. '''Sed ĉu tio vere gravas?''' Mi bone komprenas, ke neniu ŝatas peti pardonon, kiam sin sentas prava. Tial mi konsilas, pardonu unun la alian, ĉar pardoni estas ja pli facila ol peti pardonon, kaj ne postulu, ke la alia nun sur genuoj konfesu sian eraron! Ni ĉiuj faras eraron, sed evidente ankaŭ neniu agis vere kun malbona intenco en ĉi-tiu kazo! La problemo ja principe ankaŭ estas, ke la komunikado per diskutmesaĝoj neniel povas anstataŭi rektan homan kontakton. Por mi kaj Petro kaj Arno estas ne malhaveblaj gravaj kunlaborantoj en Vikipedio, kaj en iu senco ni ja estas speco de familio, kaj ankaŭ en la plej bona familio foje estiĝas neeviteble konfliktoj. Do al bona kunlaboro kaj espereble ankaŭ en estonto kun vi ambaŭ! Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 19:23, 16. Mar 2008 (UTC)
:: Petro, kiel vi komprenas miajn mesaĝojn ? De la komenco mi agnoskis ke la problemo aperis dum elmontro per IE. Mi neniam diris ke la problemo estas ĉe vi. Kaj vi pravas ke de la komenco kulpas mi pri la fuŝo , ĉar mi ne sufiĉe singarde simple enkopiis ĵavaskripataĵojn en iujn dosierojn, ne konsciante ke ili entenas erarojn kaj kaŭzas fuŝojn (dum elmontro per IE, dum mi estis kontrolinta nur per Fajrovulpo : tio ankaŭ estas eraro mia). Kiam vi atentigis min pri tio, mi tamen ne estis kapabla ripari tion ĉar mi tute ne sciis kie kuŝas la eraro kaj ankaŭ ne kiel trovi ĝin. Mi petis helpon sed ne trovis helpanton. Hieraŭ vi ekfuŝaĉis iujn ŝablonojn uzitajn en multaj lokoj kaj tio estas netolerebla sinteno : tio kaŭzas domaĝojn al ĉiuj uzantoj de la Vikipedio kaj malutilas al ĝia jam diskutata respektindeco. Tial mi senhezite forbaris vin por unu tago (Narvalo sugestis ke du horoj estus sufiĉintaj). Viaj atentigoj estas pravaj kaj mi ne ignoras ilin. Nur mi ne kapablis solvi la problemon. Kaj ne diru "subite" la problemo solviĝis : mi pasigis du plenajn horojn blinde provante korekti la eraron (blinde signifas ke mi malhavas tian ilon kiu rekte montras kie kuŝas eraro). Mi do iom stulte deprenis kaj reenmetis kodpartojn ĝis montriĝis ke kaŝskatoloj kontentige funkcias kaj en IE kaj en Fajrovulpo (mi devintus kontroli ankaŭ kun aliaj foliumiloj ! ) Tamen mi ne certas ke ili plene bone funkcias (nome defaŭlte la kaŝskatoloj eble devus esti falditaj dum ili montriĝas malfalditaj). Mi tre bedaŭras ke vi planas foriĝi de la projekto pro mia drasta forbaro. Bonvolu agnoski ke via intenca fuŝado ne estas akceptebla : ekzistas aliaj rimedoj por esti aŭdata. Mi proponas paciĝon : tio signifas ke mi malpaciĝis al vi kiam mi konstatis vian ekfuŝadon. Dume mi klare komprenis kion vi celis, kaj tio spronis min ke mi senprokraste dediĉu tiom da tempo kiom necesos por taŭge solvi la problemon. Vi ja povas kompreni ke mi kiel ni ĉiuj kunlaboras dediĉante iom de mia libera tempo, ke ofte mi estas laca pro mia profesia laboro kaj ne havas sufiĉan energion por fronti komplikan problemon. Bonvolu ne postuli de mi ke mi plenumu devige iajn taskojn kvazaŭ mi estus dungito. Kiam mi estis solvinta la problemon de la kaŝsaktoloj mi tuj malforbaris vin kaj mesaĝis al vi por sciigi tion al vi : ĉar ne plu estis la kaŭzo de via malkontento, supozeble ankaŭ ne plu estos motivo ke vi fuŝadu ion ajn. Petro, mi petas pardonon ke mi kaŭzis fuŝojn jam antaŭ kelkaj monatoj pro mia nesufiĉa singardemo, mi petas pardonon ke mi ne prizorgis la aferon dum tiom longa tempo. Kaj bonvolu kredi ke mi tute ne emas kulpigi vin, ke mi ne negative diskrimacias al vi. Kelkhora forbaro ne estas grava puno kontraŭ vi sed rimedo protekti la projekton - tio estas la tasko de administrantoj : zorgi ke la projekto ne estu fuŝata. Kaj komenciĝinte enmeti fuŝajojn mi tute ne scias kiam vi estis ĉesonta. Tial mi petis ke vi retmesaĝu al mi ke vi ĉesos fuŝaĉi. Kaj mi bedaŭras ke malforbaro ne funkcias: mi ja faris la necesan agon por malforbari vin sed ne scias kial ne efikis antaŭ la fino de la forbaro. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 02:45, 17. Mar 2008 (UTC)
::: En ordo, Petro. Mi ĝojas ke tiu afero povas finiĝi sen damaĝoj. Tamen restas granda laboro farenda por plibonigi tiajn vikipediajn plusojn kiaj kaŝskatoloj aŭ WikiMiniAtlaso (kiu ankaŭ ne funkcias per IE en ĉiuj projektoj! ). Mi nur haste riparis kio estis plej ĝena sed ne certas ke ĉio estas vere en ordo. Eble mi ne estas jam sufiĉe kompetenta, mi devus plulerni, studi por pli bone regi ĵavaskripataĵojn, kaj mi sopiras ke aperos aliaj kunlaborantoj kiuj pli bone ol mi povus prizorgi tiaĵojn. {{alss}} 18:48, 18. Mar 2008 (UTC)