Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

47 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
</blockquote>
|-
|}La '''angla lingvo''' estas [[ĝermana lingvo]] (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en [[Anglio]] de la [[anglosaksa lingvo]] al la [[meza angla lingvo]] por finfine formi la [[Moderna angla lingvo|modernan anglan lingvon]]. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en [[Britio]] ([[Brita anglo]]) kaj ties eksaj [[kolonio]]j kiel [[Usono]] ([[Usona anglo]]), [[Irlando]], [[Kanado]], [[Aŭstralio]], [[Nov-Zelando]] kaj multaj landoj en [[Karibio]]. Ĝi estas la oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel [[Barato]], [[Pakistano]] aŭ [[Sud-Afriko]] kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo.
 
La angla ankaŭ estas la plej uzita [[lingvafrankao]] kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la [[brita imperio]], kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de [[Usono]] depost la [[Dua Mondmilito]]. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolita de pli ol unu miliardo da homoj. Gi estas la ĉefa lingvo de [[Interreto]].
94

redaktoj