Svisa Mezlando: Malsamoj inter versioj

390 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
[[Image:Mittelland.JPG|thumb|300px|right|Satelita bildo de la Svisa Mezlando]]
La '''Svisa Mezlando''' estas svisa grandregiono inter la [[Alpoj]] kaj [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]]. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo. La naturajn limojn de la Svisa Mezlando formas la Alpoj en Sudoriento, la [[Bodenlago]] kaj la [[Rejno]] en nordokcidento, la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]] en nordokcidento kaj la [[Lemano]] en sudokcidento. La Mezlando konsistigas proksimume 30% de la tereno, sed en ĝi loĝas pli ol 90% de la svisa loĝantaro. La Mezlando estas ekonomie kaj trafike la plej grava regiono, en ĝi troviĝas kvin el la ses plej gravaj urboj, nome [[Zuriko]], [[Berno]], [[Ĝenevo]], [[Laŭzano]] kaj [[Vinterturo]].
 
==Geologio==
La supera geologia kuŝo en la Svisa Mezlando estas la [[molaso]], kiun postlasis kaj formis la gigantaj [[glaĉero|glaĉeroj]] dum lasta glaciepoko. Sub la molaso troviĝas [[sedimento|sedimentkuŝoj]] el [[Kretaceo]], [[Ĵurasio]], [[Triaso]]. La bazon formas la kristaleca bazmontaro, kiu aperas en diversaj masivoj de la [[Alpoj]], [[Vogezoj]] aŭ en la [[Nigra Arbaro]].