Strikukolo: Malsamoj inter versioj

68 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: {{Taksonomio | color = pink | name = Strikukolo | image = | image_caption = | status = LC | regnum = Animaloj ''Animalia'' | phylum = Ĥorduloj ''Chordata'' | classis = [[...)
 
La '''Strikukolo''', ''Tapera naevia'', estas specio de la [[kukoledoj]], familio de la ordo de [[birdo]]j, nome ''Cuculiformes'', kiuj inkludas ankaŭ la [[vojkuruloj]]n, la [[anio]]jn, la [[centropo]]jn kaj la [[hoacino]]n. Ĝi estas la ununura membro de la genro ''Tapera'' ([[Carl Peter Thunberg|Thunberg]], [[1819]]). Tiu [[kukolo]] estas loĝanta reproduktanto el [[Meksikio]] kaj [[Trinidado]] suden al [[Bolivio]] kaj [[Argentino]].
 
La '''Strikukolo''' troviĝas en malferma kamparo kun arboj aŭ arbustoj kaj en la bordoj de [[manglejo]]j. Tiu specio estas [[nestoparazitado|nestoparazito]] kutime de [[Furnariedoj]], sed ofte ankaŭ de [[Trogloditedoj]], kaj akiajaliaj specioj kun kupolitaj nestoj, en kies kupoloj foje la kukolo faras truon por eniri kaj ovodemeti. La kukolino demetas unu, foje du, blankajn aŭ bluecajn ovojn en la granda nesto el branĉetoj de la gastiganto. La ovoj eloviĝas post 15 tagoj, kun pliaj 18 tagoj ĝis kiam la kukolido [[elnestiĝo|elnestiĝas]]. La idoj de la furnariedo malaperas.
 
Tiu specio estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas 40 g. La plenkreskulo estas ĉefe grizbruna supre, striita nigre kaj sablokolore. Ĝi havas '''palan supraokulan strion''', pli malhelan brunan traokulan strion kaj trian palan subokulan strion ne tiom klaran kiom la unua, krome estas tre '''malhelbruna kresto''' preskaŭ nigra al la nuko kun helbrunaj punktoj, kresto kiu estas levita kaj montrata ĉe pariĝado. La subaj partoj estas tre helaj, kaj la vosto estas longa kaj gradita. Nematuruloj estas punktitaj sablokolore kaj estas pli ruĝecaj en dorso kaj flugiloj.
1 124

redaktoj