Rychvald: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nl:Rychvald
.better coat of arms
Linio 1:
* Koordinatoj: {{koordinatoj gm|49|52|N|18|22|E}}
[[Image:Rychvald CoA.gifsvg|right|thumb|Rychvald]]
 
[[Image:Rychvald flag.jpg|right|thumb|Rychvald]]
'''Rychvald''' estas urbo, kiu troviĝas en [[distrikto Karviná]]. Ĝi estis fondita verŝajne fine de la [[13-a jarcento]], en la tempo, kiam per dividado de la [[Silezio|silezia]] [[Pollando|pola]] branĉo de familio de Piastidoj elmembriĝis memstara [[teŝina princlando]]. La unua skribmencio devenas el la jaro [[1305]]. Rychvald estis ekde sia fondo parto de silezia regiono Těšín, en kiu de komence alternis polaj kaj ĉeĥaj influoj. Regiono Těšín fariĝis en [[1327]] feŭdo de reĝo [[Johano de Luksemburgio]] kaj ekde tiu tempo ĝi partoprenis sorton de ceteraj ĉeĥaj landoj. Post la morto de lasta Piastido en la jaro [[1625]] la princlando apartenis ĝis la jaro [[1918]] rekte al aŭstriaj [[habsburgoj]]. La kerno de la vilaĝo estis devene feŭda sinjorujo kun kastelo. Lasis konstrui ĝin tiama posedanto Bernard Barský z Baště. La alia plej malnova konstruaĵo de la urbo estas katolika preĝejo de sankta Anna el [[1595]]. La vilaĝo havis ĝis la [[19-a jarcento]] ekskluzive agrikulturan karakteron. Nur disvastigo de minado de [[nigra karbo]] kaŭzis ŝanĝon en socia konsisto de la loĝantoj. Post disfalo de [[Aŭstrio-Hungario]] Rychvald por mallonge fariĝis okazejo de ĉeĥoslovaka-pola disputo pri regiono Těšín. Post la unua divido en [[1918]] Rychvald troviĝis sub pola administracio. En [[1920]] Rychvald estis donita al [[Ĉeĥoslovakio]]. La [[11-an de oktobro]] [[1938]] ĝi estis okupita de pola armeo kaj la [[1-an de septembro]] [[1939]], en la tago de komenco de la [[dua mondmilito]], de germana armeo. La ĉeĥoslovaka administrado estis en Rychvald renovigita nur post la liberigo la [[1-an de majo]] [[1945]].