Malfermado de buŝo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|Ceremonio de malfermado de buŝo el [[Libro de mortintoj de Hunnefer]] '''Malfermado de buŝo''' estas ceremonio en antikva Egipto, kies c...)
 
[[Image:Mundöffnungsritual.jpg|thumb|Ceremonio de malfermado de buŝo el [[Libro de mortintoj]] de Hunnefer]]
'''Malfermado de buŝo''' estas [[ceremonio]] en [[antikva EgiptoEgiptio]], kies celo estis [[ritualo|rituala]] magia vekigo de vivfunkcioj. Ĝi estis farata sur [[mumio]] de [[mortinto]] metonte en [[kripto]]n, sed ĝi ne estis parto ekskluzive de sepulta ritualo: pro celo de revivigo ĝi estis farata ankaŭ sur statuoj de homoj aŭ [[egiptaj dioj|dioj]], eventuale sur aliaj sanktaj objektoj. Ĝi estiĝis iam komence de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo kaj ŝajnas, ke ĝi tenas en si elementojn de tre arĥaikaj religiaj faroj<ref>ASSMANN J.: ''Egipto: teologio kaj pieco de frua civilizo'', Oikuméné, Praha 2002, 328 p., ISBN 80-7298-052-1, p. 63</ref>. Ties plej fruaj dokumentoj devenas el la 2-a jarcento antaŭ Kristo. Kelkaj esploristoj konjektas, ke ekzistas koneksoj inter tiu ĉi ceremonio kaj kutimoj ligantaj al naskiĝo de infano<ref>DAVID(ová) R.: ''Religio kaj magio de antikva Egipto'', BB/art, Praha 2006, 485 p., ISBN 80-7341-698-0, p. 128</ref>.
 
Laŭ [[Stephan Quirke]] povis dank' al faro de la ceremonio ĉiu objekto "daŭre vivi kaj malfermi tiel vojon inter tiu ĉi mondo kaj la mondo de dioj. La mumiigita korpo en ĉerko, kulta aspekto de dio, statuo de reĝo aŭ mortinta nobelo, ĉio ĉi estis senspiritaj objektoj, kiujn la malfermado de buŝo ŝanĝis en vivantajn fortojn aŭ pli precize dirite en ujojn por nevidebla kaj neprenebla forto, kiun ni nomas la vivo:"<ref>FORMAN W., QUIRKE S.: ''Postmorta vivo sur Nilo'', Opus Publishing, London 1996, 192 s., ISBN neindikita, p. 21</ref>
<references/>
 
[[Kategorio:ReligioAntikva de antikva EgiptoEgiptio]]
 
[[cs:Otevírání úst]]