Teatro Esperanto de Parizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e grasigo de plej gravaj verkoj
iom pli laŭ "Historio de TESPA kaj Krizalido"
Linio 1:
[[Esperanta Kulturo]] > [[Esperanta Teatro]] > Teatro Esperanto de Parizo
----
 
La '''Teatro Esperanto de Parizo (TESPA)''' aktivadis en [[Parizo]] ekde [[1976]] kun i.a. [[Jean-Pierre PERAY]], [[Sylvie Bonnet]], [[Solen']], [[François Lo Jacomo]], [[Kreŝimir Barkoviĉ]], [[Arno Lagrange]], [[Georges Lagrange]], [[Michel Audibert]], k.a.
 
Partoprenis en la Esperanta kabaredo [[La ruza kruĉo]] kaj eldonadis la teatran gazeton ''Kulisoj internaciaj''.
 
==Antaŭ TESPA==
En Parizo, la teatra vivo estadis aktiva dum la jardekoj 50-aj ĝis 80-aj.
 
En la fruaj 70'aj grupo da amatoroj en la paŝoj de prestiĝaj antaŭuloj, (nome [[Srdjan Flego]] kaj [[Internacia Arta Teatro|IAT]] aktivaj ankaŭ en Parizo en la jaroj 50-aj kaj 60-aj), eksurscenigis skeĉojn kaj amuzajn komediojn. Kelkaj aktoroj partoprenis kaj en ''[[Angoroj]]'' apud Flego kaj en la postaj realigoj. En la unua teatra kerno troviĝis Michel Audibert (Flavius), Jean-Pierre Peray, Antoinette Leroux, Daniel Benazech, Sylvie Bonnet kaj aliaj. Menciindaj teatraĵoj surscenigitaj de tiu grupo estas "Muŝovoj" kaj "Internacia Hotelo" -originalaĵoj verkitaj de [[Jean Thierry]].- "La reto" ankaû originalaĵo de Bukar; la lasta estis prezentita plurajn tagojn sinsekve en pariza kabaredo " l'Absidiole". "Internacia Hotelo" prezentiĝis en Eŭropa Kongreso en Luksemburgo en 1975.
 
==Fondiĝo de TESPA==
Kun la sekvanta surscenigo : "La du biletoj", komedio de Florian (kaŝnomo de Jean-Pierre Peray), tiu unua teamo renkontiĝis kun dua grupo kaj kune en jaro 1976-a ili kreos "TESPA" (= TEatro ESPeranto de PArïzo). La dua grupo modeste ekis kun enscenigo de eroj de "Andromaka" de Jean Racine kiun [[Georges Lagrange]] verse esperantigis jam kelkajn jarojn antaŭe. Cirkonstancoj kunigis la tradukinton, junan aktorinon (Solen') kaj Arno Lagrange, kiuj unuafoje prezentiĝis en Greziljono kaj poste en parizaj renkontiĝoj kaj en printempa Sat-amikara kongreso en Bordozo. Iom post iom pli kaj pli gravaj eroj de la kvarakta dramo estis prezentitaj kun pli kaj pli da rolantoj. Dum la jaro 76-a ambaŭ sendependaj grupoj ekfandiĝis, membroj de ĉiu el ambaŭ grupoj ekpartoprenis la realigojn de la alia (Solen' rolis en "La du biletoj" dum turneo en Belgio, kie ŝi ankaŭ prezentis monodramon -"La bela indiferentulo" de Jean Cocteau , kaj Sylvie Bonnet rolis en "Andromaka"). Ankaŭ en "Andromaka" unuafoje aperis François Lo Jacomo kiel Tespa-aktoro.
 
==Aktiva periodo ==
Tïu momento estis la komenco de fekunda periodo en kiu Tespa tre aktivis : multaj verkoj estis surscenigitaj en malmultaj jaroj, sufiĉe granda nombro da homoj partoprenis per almenaŭ unu rolo; krome Tespa partoprenis la revivigon de pariza kabaredo "[[La ruza kruĉo]]", kaj ankaŭ ekeldonis gazeton unue "Kulisoj, bulteno de Tespa" kaj poste "Kulisoj internaciaj, arta kaj kultura gazeto". Tespa eĉ entreprenis eldoni la tekstojn de siaj teatraĵoj.
 
En la jaroj 77-a ĝis 79-a Tespa plene surcenïgis jare po unu gravan verkon elfrancigitan de Georges Lagrange. Ĉirkaû [[Solen']], Arno kaj Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, François Lo Jacomo, Antoinette Leroux, Daniel Benazech, Jean-Pierre Peray ankaŭ rolis en tiuj teatraĵoj : Kreŝo Barkoviĉ, Michel Kavlan, Michel Delatte, Michèle Savïgnat, Marc Ternant, Bernard Grosgeorge (juna francao aktoro neesperantisto sed esperanto-parolanto).
 
En 1977 : "La Justuloj" de Albert Camus, prezentita en SAT-kongreso en Aŭgsburgo kaj en IJK en Poitiers. En 1978 : "La kalva kantistino" absurda komedio de Eugène Ionesco, prezentita en Pollando kaj en 1979 : "La fatomaŝino" poezia dramo de Jean Cocteau prezentita en IJK en Zeist kaj en turneo en Belgïo.
 
Krom longajn teatraĵojn Tespa surscenigis aron da mallongaj, inter ili : "Aûtunaj ventoj" originalajo de Pujula Valles, kataluna verkisto el la komenco de la dudeka jarcento, "Korvo" originala verko de la japano Kisaku Tabata, "Soleco" de Emilija Lapenna, "Kvazaŭ birdoj konstruas neston" amuzaĵo antikvoŝajna de William Auld, "La forpasinto" moderna komedio de René de Obaldia, "La juda edzino" drama ero el verko de Bertolt Brecht, eroj el "Edipo
reĝo" de Sofoklo, eroj el "Horaco" kaj el "Fedra" de Jean Racine, ero el "La respeklema p..." de Jean-Paul Sartre.
 
'''"La ruza kruĉo"''' estas revivigo de malnova pariza tradicio post [[Verda Kato]] (1920 - 1926), [[Bolanta kaldrono]] (1936 - 1939) kaj [[Tri koboldoj]] (1944 - 1956) kiu vivadis en la antaŭaj jardekoj ĉirkaŭ [[Raymond Schwartz]]. En la jaroj 78-a ĝis 80-a, ĉirkaŭ [[Ĵak le Puil]] ĉefa kunorganizanto, dudeko da kutimaj geartistoj kaj kelkaj ekslerlandaj gastartistoj prezentis almenaŭ dudekvar foje artan kaj distran vesperon, po unu foje monate en pariza kafeja postsalono. La Tespa-geaktoroj abunde miksiĝis kun aro da artemuloj kiaj Ĵak le Puil, [[Serge Sire]], [[Jean-Pierre Danvy]], [[Laurent Septier]], [[Gaudry]], Raymonde Perault, Armelle Lequint, [[Stefan MacGill]], kaj multaj aliaj.
 
'''"Kulisoj, oficiala bulteno de Tespa"''' aperis ok-foje en 1977 kaj 1978. Ĝi raportis prï la surscenigoj de Tespa (artikoloj pri la verkistoj, la verkoj, la traduko, informoj pri la turneoj) kaj entenis diversajn priteatrajn artikolojn (scenarto, aktorotrejnado, teatroskoloj, ktp.) kaj beletrajn paĝojn. En 1979 ĝi fariĝis "Kulisoj internaciaj, arta kaj kultura gazeto" kaj ambiciis internacie raporti pri la teatraktivado en diversaj landoj. Tri numeroj aperis po unu jare, sed ĝi ĉesis aperi ĉar internacia materialo ne plu atingis la redakcion kaj krome ĉar okazis ŝanĝoj en la privata vivo kaj en la projektoj de la ĉefredaktoro, Solen''.
 
==Fondo de Krizalido==
En 1980 Tespa-membroj Arno Lagrange kaj Solen' translokiĝis al [[Figeac]] 600km sude de Parizo kaj tie fondis novan trupon "[[La Krizalido]]" profesicelan dum Tespa estadis amatora. En Parizo Tespa plu vivadis ĉirkaŭ François Lo Jacomo, Michel Audibert, Georges Lagrange kaj Sylvie Bonnet dum alïaj eksaj anoj ankaû transloĝis malproksimen.
 
Tespa plu surscenigis aron da teatraĵoj inter kiuj : "Boks kaj Koks" de John Madison Morton, "La rekta metodo" de Tristan Bernard, "Seneliro" de Jean-Paul Sartre, "Ŝtona gasto" de Michel Duc Goninaz.
 
==Teatraĵoj kiujn TESPA prezentis:==
Linio 33 ⟶ 57:
| rowspan="3" | [[Jean Racine]]/Georges Lagrange
| Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange
| Grezijono 1975
| Bordozo
|-
| Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange, Ĵak le Puil, Armelle le Quint, Marc k Sylvie Ternant.
| Bordozo, Parizo 1976
|-
| Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange, François Lo Jacomo, Sylvie Bonnet, Catherine, Marc Ternant.
| Reuil 1976
|-
| 1976 || AŬTUNAJ VENTOJ || [[Frederic Pujulà i Vallès]] || Arno Lagrange, Sylvie Bonnet, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech. / Solen'
Linio 73 ⟶ 97:
| UK Zeist NL Belgio
|-
| rowspan="2" | 1979-1980 || LA JUDA EDZINO || [[BertoldBertolt Brecht]] /Erika Lagrange || Sylvie Bonnet / Georges Lagrange || GB
|-
| BOKS KAJ KOKS || [[John Madison Morton]]
Linio 80 ⟶ 104:
| Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Michèle Savignat, François Lo Jacomo
|-
| 1982 || '''SENELIRO''' || [[Jean-Paul Sartre]] / [[Roger Bernard]]
| Sylvie Bonnet, Michel Audibert, Saŝa Sirovec, François Lo Jacomo
| UK en Antverpeno kaj en Budapeŝto
Linio 88 ⟶ 112:
|}
 
== Fonto ==
{{ĝermo-esperanto}}
* ''Historio de TESPA kaj Krizalido'', artikolo verkita de [[Arno Lagrange]], 02/05/1996 por publikigo en [[Literatura Foiro]]
 
== Ekstera ligilo ==
* [http://arnolag.free.fr/Krizalid/Teatro.php Spektakloj kiujn Arno Lagrange kaj Solen' partoprenis], TESPA, Krizalido, ktp
 
[[Kategorio:Esperanto-teatro]]