Malpermesita Urbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MenasimBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Zabranjeni grad
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Heredaĵo de UNESKO}}
[[Dosiero:Beijing-forbidden4.jpg|right|240px]]En la centro de la ĉina ĉefurbo [[Pekino]] troviĝas ore brilanta, solena kaj mistera ensemblo. Jen estas la monde konata Malpermesita Urbo, nome la '''Imperiestra Palaco'''. En la jaro [[1987]], la Imperiestra Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.
 
Linio 5 ⟶ 6:
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la [[Malpermesita Urbo]] ne plu estas nealirebla por la ordinara civitano. La Palaca Muzeo, la iama Imperiestra Palaco, nun estas trezorejo de kulturaj relikvoj, kvankam nemalmultaj el la valoraĵoj kolektitaj de imperiestraj familioj dum ilia kvincentjara regado jam perdiĝis pro fajro, milito, ŝtelo aŭ vendalismo. La halo por elmontri pentraĵojn havas majstroverkojn de la dinastioj Song (960 – 1279), Ming kaj la komenca periodo de la dinastio Qing. Ĉi tie vidiĝas rimarkinda klasika pejzaĝopentraĵo titolita “Printempa Ekskurso” farita de Zhan Ziqian antaŭ pli ol 1 400 jaroj. Aliaj trezoraĵoj en la halo estas verkoj de eminentaj kaligrafoj kreitaj ekde la tria jarcento post nia erao. La Palaca Muzeo konservas en si bronzaĵojn de multaj dinastioj, plej elstarajn porcelanaĵojn kaj la grandan nombron da ornamaĵoj el oro, arĝento, jado, juveloj kaj gemoj, lakitaj objektoj kaj klozoneaĵoj. La Palaco abundis je tiaj objektoj, ĉar en ĝi troviĝis imperiaj farejoj de artaĵoj kaj metiartaĵoj, tie laboris majstraj metiistoj el la tuta lando. La Palaco havis ankaŭ proprajn presejon kaj bibliotekon. La nuna Malpermesita Urbo ĝuigas per sia ĉarmo proksimume dekmil vizitantojn ĉiutage.
 
== EksterajRetaj ligiloj ==
{{Commons|Category:Forbidden City}}
{{el}} [http://www.dpm.org.cn Oficiala paĝaro]