Esperanto-Societo Zuriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
'''Esperanto-Societo [[Zuriko]] (ESZ)''' estis fondita la 20-an de Decembro 1905 en la Centro [[Karolo la Granda]]. Inter la pioniroj de la unua epoko memorinda estas [[Karl Jost]], aktivulo de la laborista movado, kiu estis unu el la plej fervoraj kontraŭstarantoj de [[Ido]]. Dum unu el la fondintoj de ESZ Albert Nötzli transiris al Ido, Karl Jost restis lia fervora kontraŭulo. La historion de ESZ dum la 20-aj jaroj markas la lukto inter tiuj du partioj. Oni retrospektive prave povas diri, ke la la forblovon de la ido-danĝero la Esperanto-movado precipe dankas al la fervora aktiveco de Karl Jost.
 
Kulmino en 1929 estis vizito de la bahaaninoj [Lidia Zamenhof] kaj [Marta Ruth] kiuj prelegis dum klubvespero pri la bahaa religio kaj vekis grandan publikan atenton. La societon dum multaj jaroj prezidis [[Emil Müller]], tiam [[Paul Enz]] (fondinto de la ŝanĝcirkloŝanĝocirklo [[''Wirtschaftsring]] [[WIR]]'' en 1934), [[Fritz LIECHTI]] kaj hodiaŭ [[Dietrich Michael WEIDMANN]]. Nuntempe la societo havas 60 membrojn kaj kunsidas en Esperantejo[[http://esperanto.ch/esperantejo]]. Okazas regule kursoj por komencantoj, aperadas anoncoj kaj artikoloj en diversaj lokaj periodaĵoj. Esperanto-Societo Zuriko redaktas ankaŭ la ttt-ejon esperanto.ch[[http://esperanto.ch]] kaj la ĉiutagan retrevuon [[KOMENTOJ]]n.
 
[[Kategorio:Svisaj Esperanto-kluboj]]