Tucidido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
korektoj
Linio 3:
[[Image:Thucydides-bust-cutout_ROM.jpg|thumb|Busto de Tucidido, Royal Ontario Museum, [[Toronto]].]]
 
Li naskiĝis ĉe Halimus en Atiko ĉirkaŭ 464 a.K. Lia familio estis aristokrata kaj riĉa. Li proprietis or-minojn en [[Trakio]]. En 424 a.K., dum la peloponesa milito, kiam li komandis atenan eskadron de sep ŝipoj ceĉe la insulo Thasos, li malsukcesis savi la urbourbon Amphipolis de la Spartanoj, kaj sin ekzilis al Trakio, eble por eviti pli gravan punon. Tie li restis dudek jarojn, ĝis li revenis al [[Ateno]] en 404 a.K. post la deklaro de ĝenerala amnestio. Kiam kaj kiel li mortis estas necerta: iuj diris ke oni murdis lin aŭ en Ateno aŭ en Trakio; aliaj, ke li mortis en Thasos. Ĉiuokaze, la morto verŝajne okazis antaŭ 401 a.K..
 
Dum sia ekzilo li kunigis informojn pri la peloponesa milito: tamen ŝajnas ke li komencis sian historion nur post sia reveno al Ateno. La verko klopodas senpartie kaj fidele rakonti la faktojn pri la milito, kaj montras profundonprofundan komprenon de homa psikologio. Tucidido ne vivis sufiĉe longe por fini la verkon, kiu finiĝas kun la eventoj de la jaro 411 a.K.. Ĝi enhavas longajn paroladojn atribuatajn al gravaj personoj: tiuj paroladoj havas tre literaturan stilon kaj preskaŭ certas ke per ili Tucidido klopodis prezenti, ne laŭvortan registron de tio kion la parolantoj diris, sed, bonstile, la senson de la paroladoj.
 
[[Kategorio:Helenaj historiistoj]]