Navo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Image:BASIL2.gif|thumb|right|250px|La flankaj navoj de trinava preĝejo]]
[[Image:Transept.png|thumb|right|250px|[[Transepto]] aŭ transversa navo]]
[[Image:Longa_navaĵo.png|thumb|250px|LongaLaŭlonga navaĵo]]
'''Navo''' estas la interna [[spaco]] de oblonga tegmentohava [[konstruaĵo]]. La esenca avantaĝo de tiu konstruformo estas la ebleco kovri grandajn konstruaĵojn sen tro kompliki la konstruadon de la [[tegmento]]. Tial navojn vaste uzis [[Helenio|helenaj]], [[Antikva Egiptio|pra-egiptaj]], [[Romio|romiaj]] kaj [[mezepoko|mezepokaj]] [[arkitekto]]j. Sed ankaŭ en la [[arkitekturo]] de la moderna epoko troveblas konstruaĵoj, kiuj estas dispartigitaj je navoj, ekzemple [[stacidomo]]j, [[fabriko]]j kaj bazarejoj. Unu el la supozoj pri la deveno de la vorto konsideras la similecon kun inversigita [[ŝipo]] (latine: navis). Se la portantaj konstrueroj de la tegmento estas videblaj, la [[volbo|volbita]] [[plafono]] de preĝeja navo fakte ofte similas al la interno de tradicia ligna ŝipo. Supozeblas eĉ pli frua origino: en la pragreka lingvo ''naos'' signifas "loĝejo de la dioj" (nocio uzata por la interna spaco de templo) dum alia skribo-variaĵo estas ''naus'', tio estas ŝipo. La [[nocio]] gravas speciale, se oni parolas pri [[historio|historiaj]] (precipe [[kirko|kristanaj]]) [[preĝejo]]j. Tie la navo estas tiu [[spaco]], kiu etendiĝas de la enirejo ĝis la [[ĥorejo|korusejo]], inter du [[paralelo|paralelaj]] [[muro]]j aŭ [[kolono|kolonaroj]].