Einsatzgruppen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Einsatzgruppen''' estis pretectaĉmentoj, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de nazia Germanio jam antaŭ invado en Aŭstrion kaj okupo de [[Ĉeĥoslovakio...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
* '''Einsatzgruppe D''' (komandanto SS-Standartenführer prof. [[Otto Ohlendorf]]) [[Besarabio]], [[Krimeo]], [[Kaŭkazio]]
 
La maniero de likvido fare de tiuj ĉi komandgrupoj estis maksimume brutala. Homoj estis elpelitaj el siaj hejmoj, dum kio okazadis, ke nepovantaj homoj estis pafmortigitaj eĉ en lito. La ceteraj foriradis aŭ en transportojn, kiuj forveturigadis ilin en [[koncentrejo]]jn aŭ al certaj lokoj, kierkie viroj devis elfosi [[amastombo]]n, post kio homoj estis iom post iom pafmortigataj falante iom post iom en la tombon. Antaŭ la ekzekuto ili multfoje devis rigardi la viktimojn, kiuj jam kuŝis tie. Okazadis, ke ekzekutotaj virinoj devis senvestiĝi ĝisnude, kelkaj el ili estis antaŭ la [[ekzekuto]] [[seksatenco|seksatencitaj]] aŭ ili mem donis sin, por ke ili savu sian vivon, sed plimulte ili estis duantagon pafmortigitaj, por ke [[germanoj]] seniĝu de atestintoj de la masakro. Plua "amuzo" de komandgrupoj estis la t.n. "ĉasadoj", dum kiuj estis homoj, kaŝintaj en arbaro, pafmortigataj kiel ĉasbestoj. Simila afero estis eluzado de kondamnitoj kiel celtabuloj dum ekzercpafadoj. Brutala maniero de likvido estis ankaŭ peligado de homoj sur transportŝipoj, kiuj estis sur maro subakvigitaj. Einsatzgruppen-oj partoprenis ankaŭ la t.n. "purigaj kontraŭpartizanaj agadoj", dum kiuj estis masakrita civila loĝantaro de vilaĝoj en koncerna regiono. Dum tiuj ĉi agadoj, kiujn faris memstare ankaŭ taĉmentoj de [[Waffen SS]], homoj estis devigitaj foriri en ian pli grandan konstruaĵon (ekz. en preĝejon), dum kio ili estis tie brulmortigitaj dumvive aŭ masakritaj per mangrenadoj. Tiuj ĉi vilaĝoj (inter kiuj estis ekz. ankaŭ [[Český Malín]]) estis poste ĝisfundamente forbruligitaj.
 
Nombro de viktimoj de tiuj ĉi taĉmentoj ne estas precize konata. Oni taksas, ke sole en Sovetunio estis fare de tiuj ĉi komandgrupoj de morto likviditaj proksimume 2 milionoj da homoj, el tio proksimume 900 miloj da judoj. Kelkaj fontoj indikas, ke la taĉmentoj de Einsatzgruppen respondecas pri la morto preskaŭ de tri milinoj da sovetaj militkaptitoj. La taksoj komplikas ankaŭ tiu fakto, ke ne estas precize konate, kiom da krimoj falis sub rektan kompetencon de unuopaj grupoj de Einsatzgruppen, kaj pri kiom respondecas pluaj germanaj taĉmentoj ([[Waffen SS]], [[SS-Totenkopfverbände]], [[Wehrmacht]], aliaj specialaj grupoj).