Suba Grindelwald-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Priskribo==
La [[glaĉerlango]] de la Suba Grindelwald-Glaĉero estas ĉefe nutrita de la tributglaĉero ''Grindelwald-Fiescher-Glaĉero'', kiu havas sian originon je la monto [[Mönch]] kaj la [[Fiescherhornoj]] je proksimume 2800 ĝis 3200 m s.M.. Ĝis antaŭ mallonga tempo la dua granda alfluo de la Suba Grindelwald-Glaĉero estis la ''Eismeer'' je la flanko de [[Mönch]], je kiu situas haltejo kaj belvidplatformo de la [[Jungfraŭ-Fervojo]]. Eismeer tamen tiom retiriĝis, ke ĝi nun ne plu estas ligita kun la Suba Grindelwald-Glaĉero kaj tial ne plu estas ties [[tributglaĉero]]. La [[glaĉerlanto]] finiĝas hodiaŭ je proksimume 1400 m s. m. kaj estas fonto de ''Blanka Lütschine'' (germane ''Weisse Lütschine'', ne miksu kun la samnoma rivero en [[Lauterbrunnen]]), kiu post trafluo de impona glaĉerravino alfluas al Nigra Lütschine, kiu siuavice nutras [[Lütschine]], alfluanto de [[Aro (rivero)|Aro]] en [[Interlaken]].
 
==Historio==
Dum la [[Eta Glaciepoko]] en la 16-a jarcento la Suba kaj la [[Supra Grindelwald-Glaĉero]] tiom kreskis, ke ili atingis dum ilia kulmina erao la vilaĝon Grindelwald, kiu devis esti translokita, ĉar la glaĉero iom post iom forglutis la domojn. Kiam komenciĝis la turismo en Svislando la glaĉero estis ĉefa allogo ĝis en la 19-a jarcento, kiam ĝi denove retiriĝis al supre de la glaĉerravino kun interrompo inter la jaroj 1959 kaj 1983, kiam la lango ankoraŭ foje kreskis. Nuntempe la glaĉero forte kaj rapide retiriĝas.
 
==Eksteraj ligiloj==