Aleĉ-Glaĉero: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
===Plua Vojo===
De Konkordiaplaco la glaĉerrivero kun larĝeco de proksimume 1,5 km moviĝas kun rapideco de ĝis 180 m/jare sudorienten al la direkto de la [[Rodano|Rodanvalo]]. Okcidente ĝin flankigas ''Dreieckhorn'' kaj oriente ''Granda Wannenhorn''. La glaĉero tiam en granda kurbo turniĝas pli kaj pli sudokcidenten kaj estas nun disigita per la kresto de ''Eggishorn'' kaj ''Bettmerhorn'' de la Rodan-Valo. La plej malsupra parto de la glaĉero plej parte estas kovrita de morenmaterialo de la flankaj kaj mezaj [[moreno|morenoj]]. La frunto de la [[glaĉerlango]] nuntempe situas je alteco de 1560 m klare sub la loka arbarlimo. El la glaĉerlango fontas la rivero Massa, kiu post la Massa-Ravino kaj akvoenergicentralo iomete supre de [[Brig]] alfluas la riveron [[Rodano]].
Granda Aleĉ-Glaĉero posedas konsiderindan glacidikecon. Ĉe Konkordiaplaco ĝia dikeco estas de 900 m kaj malpliiĝas en la direkto suden iom post iom al ĉirkaŭ 150 m. Rekoniloj estas la du morenspuroj, kiuj troviĝas preskaŭ en la mezo de Aleĉ-Glaĉero kaj kiuj ek de Konkordiaplaco sur la tuta longeco pludaŭras ĝis la regiono de la langopinto. Estas la mezmorenoj, kiuj disigas la glacion de la tri ĉefglaĉeroj. La okcidenta mezmoreno nomiĝas ''Kranzberg-Moreno'' kaj la orienta ''Trugberg-Moreno''.
==Monda Naturheredaĵo==
|