Aleĉ-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
Tra Supra Jugo de Mönch je 3627 m s. m. inter Mönch kaj Trugberg ekzistas ligo al Jungfraufirn. Ĉe Konkordiaplaco alfluas de oriento ankaŭ la esence malpli granda ''Grüneggfirn'', kiu havas longecon de 3 km kaj averaĝan larĝecon de 600 m. Ĝi oriente estas tra la glaĉerpasejo ''Grünhornlücke'' je 3280 m s m. ligita kun Fiescher-Glaĉero.
 
[[Image:3620 - Aletschgletscher viewed from Eggishorn.JPG|thumb|120px|left|Aleĉ-Glaĉero vidita de Eggishorn]]
===Plua Vojo===
De Konkordiaplaco la glaĉerrivero kun larĝeco de proksimume 1,5 km moviĝas kun rapideco de ĝis 180 m/jare sudorienten al la direkto de la [[Rodano|Rodanvalo]]. Okcidente ĝin flankigas ''Dreieckhorn'' kaj oriente ''Granda Wannenhorn''. La glaĉero tiam en granda kurbo turniĝas pli kaj pli sudokcidenten kaj estas nun disigita per la kresto de ''Eggishorn'' kaj ''Bettmerhorn'' de la Rodan-Valo. La plej malsupra parto de la glaĉero plej parte estas kovrita de morenmaterialo de la flankaj kaj mezaj [[moreno|morenoj]]. La frunto de la [[glaĉerlango]] nuntempe situas je alteco de 1560 m klare sub la loka arbarlimo. El la glaĉerlango fontas la rivero Massa, kiu post la Massa-Ravino kaj akvoenergicentralo iomete supre de [[Brig]] alfluas la riveron [[Rodano]].