Bienvenue chez les Ch'tis: Malsamoj inter versioj

franca komedia filmo de 2008
Enhavo forigita Enhavo aldonita
franca filmo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:03, 2 apr. 2008

Bienvenue chez les Ch’tis (“Bonvenon en Ch’ti-lando”) estas franca filmo aperinta en 2008. Estas la dua filmo de la franca humuristo Dany Boon, post La Maison du bonheur.

Bonvenon en Ch’ti-lando
filmo
Originala titolo Bienvenue chez les Ch’tis
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca, pikarda
Kina aperdato 20-a de februaro 2008
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro Komedio
Kameraado Pierre Aïm
Reĝisoro(j) Dany Boon
Produktisto(j) Claude Berri, Jérôme Seydoŭ
Scenaro Dany Boon, Alexandre Charlot, Franck Magnier
Filmita en Francio
Loko de rakonto FrancioBerguesSalon-de-Provence
Muziko de Philippe Rombi
Rolantoj Kad Merad • Dany Boon • Zoé Félix • Anne Marivin • Line Renaud • Stéphane Freiss • Michel Galabru • Patrick Bosso • Bruno Tuchszer • Christophe Rossignon • Claude Talpaert • Fred Personne • Guy Lecluyse • Jenny Clève • Jérôme Commandeur • Lorenzo Ausilia-Foret • Nadège Beausson-Diagne • Philippe Duquesne • Zinedine Soualem
Produktinta firmao Pathé, Hirsch, Les Productions du Chicon, TF1 Films Production
Honorigoj Q111970528
IMDb
vdr

Intrigo

Philippe Abrams (Kad Merad), estro de poŝtoficejo en Salon-de-Provence en Bouches-du-Rhône (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe Mediteraneo. Li pretendas, ke li estas invalido, kaj pro tio li estas punita: oni enoficigas lin al Bergues en nordo, apud Dunkerque.

Laŭ sudaj francoj, nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas lia hejmo, havante multe da antaŭjuĝoj. Neatendite, li eltrovas tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul (Dany Boon), poŝtisto de lia oficejo. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino (Zoé Félix), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimo estas bona por ilia paro. Li malbeligis lian novan vivon, por ke ŝi ne volu veni en Bergues.

Aktoroj

 
Dany Boon en Bergues dum farado de filmo, june de 2007

Pri la filmo

 
La belfrido de Bergues, loko de la filmo

La vorto Ch’ti estas la nomo de iuj loĝantoj de norda Francio. Ĝi ankaŭ estas la nomo de ties lingvo, pikarda dialekto.

Dany Boon deziris realigi filmon pri lia devena regiono. Li konstatis, ke nombraj francaj komedioj okazas en suda Francio (Brice de Nice, Taxi), kvankam nordo estas loko de dramaj filmoj (Germinal).[1]

Bienvenue chez les Ch’tis aperis la 20-an de februaro 2008 en Nordo-Kaleza Markolo kaj en kelkaj kinejoj de Somme. Ĝi aperis en tuta Francio unu semajnon poste. La filmo rapide fariĝis grava sukceso: je la 1-a de aprilo, 16,7 milionoj da spektantoj vidis ĝin, 5 semajnojn post la apero. Estas la dua plej vidita franca filmo, post La Grande Vadrouille.

Notoj kaj referencoj

  1. Aldono de La Voix du Nord, 20-a de februaro 2008 - p.4

Eksteraj ligiloj