Ivo Lapenna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Marvin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Ivo Lapenna''' (naskiĝis la [[15-a de novembro|15-an de novembro]] [[1909]] en [[Split]], mortis la [[15-a de decembro|15-an de decembro]] [[1987]] en [[Kopenhago]]) estis verkisto de [[Esperantlingva literaturo|Esperanto-literaturo]], fondinto de la faka asocio pri juro kaj prezidanto de [[UEA]].
 
Lapenna naskiĝis en la urbo [[Split]] en [[Kroatio]], tiama [[Aŭstrio-Hungario]]. En [[1933]] en [[Zagrebo]] li doktoriĝis pri [[juro]]. Li fariĝis universitata profesoro en [[Zagrebo]] kaj poste en [[Londono]]. Esperantistiĝis en [[1928]]. Ekde [[1938]] Lapenna estis estrarano en la [[Internacia Esperanto-Ligo]], kaj poste en [[UEA]]. De [[1955]] ĝis [[1964]] li estis ĝenerala sekretario. En [[1964]] li fariĝis prezidanto de la asocio. El la laboroj de Lapenna por UEA restos en memoro precipe la [[Unesko]]-rezolucio el [[1954]], la nova Statuto de [[1955]] kaj la rezultoj de [[CED]], esploro-centro fondita de li en ([[1952]]).
 
Post riproĉoj, precipe pri lia konduto kontraŭ kunlaborantoj, [[1974]] Ivo Lapenna deklaris dum la Universala Kongreso en [[Hamburgo]], ke lin minacas "komunista puĉo" kaj ke li ne rekandidatiĝos kiel prezidanto. La Komitato elektis kiel novan prezidanton [[Humphrey TONKIN]]. Lapenna rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj [[TEJO]]. Sian interpreton de la okazaĵoj li prezentis en la libro ''Hamburgo en Retrospektivo''. En [[1976]] stariĝis NEM ([[Neŭtrala Esperanto-Movado]]), tio estis neinstituciigita formo de kunlaboro de li kaj liaj anoj, kun Internacia Centro kaj Internaciaj Konferencoj, kiuj okazis ĉiujare. Dum la lasta, kiu estis organizita en [[Graz]] kaj dum kiu oni celebris la centjarecon de Esperanto, li sciigis la malfondon de NEM. Eble, divenante sian venontan morton kaj la finon de la sovetia bloko, li preferis, ke liaj spiritaj posteuloj sentu sin liberaj agi en tute ŝanĝita mondo. Nun [[OSIEK]] daŭrigas lian idealon. Krome ekzistas [[Fondaĵo Ivo Lapenna]].
Linio 19:
-----
 
'''Ivo LAPENNA''' (1909-1987). Esperantistiĝis en 1928. Jugoslavo (kroato), dum multaj postmilitaj jaroj loĝinta en Britio. Doktoro pri juro, universitata profesoro. Unu el la plej meritplenaj agantoj de la Esperanto-movado, al kiu li dediĉis sesdek jarojn de sia vivo. Konstruinto de la moderna UEA, ĝia multjara ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Fondinto kaj direktoro de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo). Estis membro de la Akademio de Esperanto. Renoma sciencisto, teoriulo de la internacilingva problemo, fama oratoro, aŭtoro de multaj gravaj verkoj, inter kiuj elstaras "Esperanto en perspektivo", "Retoriko", "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj". La rezolucio de Unesko pri Esperanto, akceptita en Montevideo, estis frukto de lia persista kaj sagaca agado.