Malpermesita Urbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Beijing-forbidden4.jpg|right|240px]]
{{Heredaĵo de UNESKO}}
[[Dosiero:Beijing-forbidden4.jpg|right|240px]]En la centro de la ĉina ĉefurbo [[Pekino]] troviĝas ore brilanta, solena kaj mistera ensemblo. Jen estas la monde konata Malpermesita Urbo, nome la '''Imperiestra Palaco'''. En la jaro [[1987]], la Imperiestra Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.
 
La Imperiestra Palaco, konata al okcidentanoj kiel la [[Malpermesita Urbo]], situas tuj malantaŭ la Pordegturo de Tian’anmen en la centro de Pekino. Sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing rezidis ĉi tie dum 491 jaroj de la meza periodo de la 14-a jarcento ĝis la komenco de la [[20-a jarcento]]. La Imperiestra Palaco nun estas malfermita al la publiko kiel la Palaca Muzeo. La konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco kun proksimume 9 mil ĉambroj datiĝas jam de pli ol 560 jaroj, kaj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la ĉina tradicia arkitekturo. La tuta palaca tereno rektangula kun la areo de 720 mil kvadrataj metroj, estas ĉirkaŭata de muroj dek metrojn altaj kaj fosaĵo 52 metrojn larĝa. Ĉe ĉiu angulo de la muro staras turo, kies tegmento kun multtavolaj firstohavaj tagmentrandoj estas tegita per flave glazuritaj tegoloj. La konstruado de la Imperiestra Palaco startis en la jaro 1406 en la regperiodo de Yongle, la tria imperiestro de la dinastio Ming. Origine, la ĉefurbo de la dinastio Ming estis Nankino. En la komenco de la 15-a jarcento, Yongle, kiu garnizonis en Pekino, uzurpis la tronon de sia nevo kaj faris Pekinon la ĉefurbo. En la jaro [[1406]], li ordonis konstrui la Imperiestran Palacon. Centmiloj da metiistoj kaj milionoj da [[masonisto]]j partoprenis en la konstruado, kaj fine plenumis la laboron en la jaro [[1420]].
Linio 24 ⟶ 25:
[[Kategorio:Palacoj]]
[[Kategorio:Pekino]]
[[KAtegorio:Historio de Ĉinio]]
[[Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Azio kaj Oceanio]]
 
{{Aldonaj bildoj}}