Boŝmanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Bušmenai
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
 
La nomo de la '''boŝmanoj''' devenas de la [[angla]] ''bushmen'' [BUŜmen] (''homoj de arbustoj''). Alia nomo estas ''san'', kiun donis al ili iliaj najbaroj ''koj-kojn''. Boŝmanoj estis la unuaj loĝantoj de suda [[Afriko]]. Ili estas anoj de la [[kojsana familio]].
 
Proverbo de boŝmanoj diras: "Vi venas kaj vi foriras. Sed se vi revenas, tiam vi restos."
Linio 9:
Boŝmanoj vivas de almenaŭ 20.000 jaroj en suda Afriko en la granda dezerto [[Kalaharo]]. Ili difinas sin kiel ''tiuj, kiuj sekvas la fulmon'', migrante laŭ la [[pluvo]]j por rikolti [[frukto]]jn, [[radiko]]jn kaj ĉasaĵojn.
 
Tiu popolo de ĉasantoj kaj kolektantoj vivis iam ĉie en suda Afriko. La alveno laŭvice de la bantuoj, agrikulturistoj, kaj de la hotentotoj, bredistoj, decimis la boŝmanoj kaj forpelis ilin al grundoj pli kaj pli malbonaj. La alveno de [[nederlando|nederlandaj]] agrikulturistoj kaj [[hugenotoj]] en [[1847]], poste de [[britio|britoj]] tute forpelis ilin de iliaj prapatraj teroj.
 
==Hodiaŭ==
Antaŭ 2.000 jaroj vivis ĉirkaŭ 300.000 ĝis 400 000 boŝmanoj, sed hodiaŭ en la tuta suda [[Afriko]] vivas nur ĉirkaŭ 100.000. En [[Bocvano]] (49.000), [[Namibio]] (38.000), [[Sudafriko]] (4.500), [[Angolo]] (6.000), [[Zambio]] (1.600) kaj [[Zimbabvo]] (1.200) ili nun estas nur [[minoritato]].
 
La plej multaj inter ili laboras kiel farmlaboristoj. Nur malmultaj vivas hodiaŭ tradicie.