George Chapman: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''George CHAPMAN''', angla poeto kaj dramatisto (ĉ.1559 - la 12-a de majo 1634).
 
George Chapman naskiĝis ĉe Hitchin en [[Hertfordshire]]. Eble li studis ĉe la [[Universitato de Oksfordo]], tamen tio ne certas. Li ĝuis la subtenon de [[Robert DevereŭDevereux, Grafo de Essex]] kaj de Henry la Princo de Kimrujo (kaj la rekta heredonto de la angla reĝlando), sed ili mortis en, respective, 1601 kaj 1612. Post la forpaso de la Princo Henry, Chapman ne sukcesante trovi pluan mecenaton, kaj pro tio suferis pro malriceco kaj ŝuldoj, kvankam li havis grandan literaturan reputacion inter aliaj verkistoj. Li mem mortis en London en 1634.
 
Dum la 1590-a jardeko li iĝis grava kaj populara dramatisto. Li verkis komediojn multe influatajn de la latinaj dramoj de [[Plaŭto]] kaj [[Terentio]]. En 1605, kune kun [[Ben Jonson]] kaj [[John Marston]] li verkis la komedion ''Eastward Ho'' enhavantan satiron pri la skotoj: pro tio oni enkarcerigis lin en la [[Turo de Londono]]. Tamen poste li kaj Ben Jonson kverelis kaj li komponis satirajn versojn pri la agresemo kaj aroganto de Jonson. Krom komedioj, li verkis gravajn tragediojn, inter kiuj pluraj prenis temojn de lastatempa franca historio, ekzemple ''Bussy d'Ambois''.