Karakumo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KARAKUMO - dezerto en Centrazio (Turkmenio) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:18, 6 apr. 2008
Karakumo (Kara-Kumo, en turkmena Garagum, uzbeka Qoraqum, laŭvorte Nigra sablo) estas dezerto en Centrazio. Kune kun la najbara Kizilkumo (Ruĝa sablo) ĝi okupas la plej grandan parton de la mallevejo de Turan.
Karakumo situas okcidente de rivero Amudarja kaj krom la norda rando (uzbekia) apartenas al Turkmenio. Ĝi okupas areon de 400.000 km². La regiono estas ekstreme arida. En la sudo trapasas ĝin la Karakum-kanalo, 1445 km longa, kiu estis ekkonstruita en 1950 por irigacii la landon.