Amerika Kordilero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
En Norda Ameriko ĝi elkuras el [[Alasko]] ĝis [[Tehuantepa istmo]] en suda Meksiko. Ĝi dividiĝas proksimume en du zonojn, fermantaj inter si ampleksajn montarajn areojn kaj ravinojn. La ĉeno de montaro dum pacifika marbordo kondukas parte sur Alasko kaj apudaj insuloj kaj sur kontinento ([[Ĉemara montaro]], [[Montaro de sankta Eliaŝo]] kun [[Mount Logan]], 6050 m). Al sudo ĝi transiras en [[Ĉemara zono|Ĉemaran zonon]], akompanata de [[Kaskada montaro]] ([[Mount Rainier]], 4391 m) kaj [[Sierra Nevada]] ([[Mount Whitney]], 4418 m), en [[Meksiko]] kiel [[Sierra Madre Occidental]]. La orienta zono atingas la plej altajn altecojn sur Alasko (la plej alta monto de Norda Ameriko [[Mount McKinley]], 6194 m), de tie ĝi daŭrigas kiel [[Roka Montaro]] ([[Mount Elbert]], 4399 m) kaj plu en Meksiko kiel [[Sierra Madre Oriental]]. El la montaraj plataĵoj, fermitaj per ambaŭ zonoj de Kordilero, la plej alta estas [[Kolumbia plataĵo]], Granda baseno kun [[Granda sala lago]] kaj plataĵoj [[Kolorada plataĵo|Kolorada]] kaj [[Meksika plataĵo|Meksika]]. En la suda Meksiko la motarzonoj de Kordilero estas rompitaj per zono de [[vulkano]]j longaj pli ol 1000 km ([[Citlaltépetl]], 5700 m; [[Popocatépetl]], 5452 m). Plu al sudo Kordilero kondukas tra sia okcidenta branĉo tra mezamerikaj respublikoj kaj tra oerienta branĉo tra [[Grandaj Antiloj]] kaj [[Malgrandaj Antiloj]]. Nur malofte ili superas 3000 metroj.
 
Sur la sudamerika kontinento Kordilero nomiĝas Andoj. Ĝi kreas norde tri zonojn: Kordileron Okcidentan, Centran kaj Orientan kun alteco 4000 ĝis 5000 [[metroj super maro]]. En Ekvadoro [[Chimborazo]] atingas 6267 metroj kaj [[Cotopaxi]] 5897 metroj. Tie ĝi jam havas nur du zonojn, fermantaj inter si en [[Peruo]] kaj [[Bolivio]] surmontaran ebenaĵon nomata ''puna''. La Okcidenta Kordilero ĉi tie artingas de [[Huascarán]] 6768 metroj kaj la Orienta Kordilero de [[Ancohuma]] 6550 metroj. Sur limoj de [[Ĉilio]] kaj [[Argentino]] ambazxambaŭ zonoj kuniĝas. Ĉi tie estas ankaŭ la plej alta monto de [[Ameriko]] - [[Aconcagua]], (6959 m). Plu al sudo Kordilero malaltiĝas al 2000 ĝis 3000 metroj super maro ([[Patagonaj Andoj]]) kaj tra [[Fuegio]] ĝi daŭrigas ĝis [[Antarktido]].
 
[[Kategorio:Montaroj en Nordameriko]]