Lednice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Lednice
nacia k.memor., UNESKO
Linio 18:
'''Lednice''' estas sudmoravia urbo (2500 loĝantoj), fama pro siaj ĝardenoj kaj fiŝlagoj.
Lednice estas fame konata loko precipe pro la '''kastelo''' konstruita en romantika stilo kun vasta parko, forcejo kaj diversaj interesaj memoraĵojmemorindaĵoj en ĝia ĉirkaŭaĵo.
La unika tuto estas proklamita kiel '''Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio''' kaj kiel parto de la [[Monda kulturheredaĵo de UNESKO]].

Riĉa konstrua evoluo de la kastelo estas jam de mezepoko ligita al la elstara gento Liechtenstein, kiu de la [[18-a jarcento]] eluzadis ĝin por reprezentaj celoj. Hodiaŭa aspekto de Lednice estas rezulto de novgotika alikonstruado de la kastelo el la jaroj [[1846]]-[[1858]] de ties aŭtoro arkitekto [[Georgo Wingelműller]] laŭ modelo de angla tudora stilo. Unu alon de ĝi formas eĉ preĝejo de sankta Jakobo en la sama stilo anstataŭigita malnovan preĝejon de la fino de [[15-a jarcento]]. El baroka periodo ĝisrestis nur imponaj konstruaĵoj de ĉevalstaloj kun rajdejoj (de fama arkitekto J. B. Fischer de Erlach), kiuj formas okcidentan parton de la kastela tutaĵo.
 
Al la orienta flanko de la konstruaĵaro tuŝapudas granda forcejo (1843-45), kie oni kultivas diversajn ekzotajn plantojn. En kastela interno vi povas trarigardi ĉambrojn en la teretaĝo, kiuj riĉas per elstaraj lignoskulptaĵoj jam en enirhalo, sed precipe en biblioteko kun grandefekta spindela ŝtuparo. Ankaŭ riĉaj plafonoj kaj lignaj tabulaĵoj de vandoj en Turkisa, Ruĝa kaj Blua salonoj estas certe vidindaj.