Verkisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vidu ankaŭ Aŭtoro
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Larra.jpg|thumb|right|180px|[[Mariano José de Larra]], unu el la unuaj profesiaj verkistoj en [[Hispanio]], kiuj pergajnis sian vivon (kun malfacilaĵoj) danke al verkado, sed ankaŭ al [[ĵurnalismo]]]]
'''Verkisto''' estas homo kiu skribas aŭ transskribas, ĝenerale [[profesio|profesie]]. Temas pri [[Aŭtoro|aŭtoro]] de romanoj, poezio kaj alispecaj skribitaj verkoj, ekzemple prisciencaj. Plej ofte la teksto estas originale verkita de la skribisto.
==Kiu kaj kio==
Ekde la infana edukado, oni povu konsideri ĉiun ajn kiel verkiston (ĉar ne necesas ke la verko estus publikita aŭ presita), sed la termino uzeblas kutime por tiuj kiuj disvolvigas profesian aktivecon per tiu agado. Aliflanke, oni ne adoptu puran merkatisman vidpunkton: ĉiu ajn kiu deziras esti tio, povas iĝi verkisto, kvankam ties verko ne publikiĝos laŭ iu ajn maniero.
 
Kelkaj el la sennombraj formoj per kiuj verkistoj povas praktiki aŭ atingi finitan verkon estas ekzemple [[poezio]], [[prozo]], [[eseo]], [[ĵurnalismo]], aŭ ĉiu ajn el la ekzistantaj [[literatura ĝenro|literaturaj ĝenroj]].
==Historio==
Ekde '''historia vidpunkto''' ne ĉiam la konsidero de verkisto estis sama. Ĝis la Alta [[Mezepoko]], dum la [[parola literaturo]] ankoraŭ estis sufiĉe prestiĝa, oni ne ĉiam estis ĉiele akceptata ke verkisto estas la entuta posedanto de la verko. Ankoraŭ oni kredis en ĉiesa rajto modifi, kopii, elpreni, ŝanĝi la tekstojn, ĉefe kiam ankoraŭ la tekstoj estis kopiitaj nur per mano kaj la profesioj de kopiisto kaj de verkisto foje estis interkonfuzitaj. En Hispanio [[Don Juan Manuel]], aŭtoro de la rakontara libro ''El conde Lucanor'' (La grafo Lukanoro) en la [[14-a jarcento]] klarigis en ties enkonduko, ke neniu kuraĝu ŝanĝi ion ajn el sia libro. Tamen en la antaŭa jarcento, [[13-a jarcento]], la reĝo [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a]] estis la estro de redakta, kompila kaj traduka teamo kaj oni atribuas al li la verkadon de la tuta produktaro de tiu teamo: li estis la verkisto, kvankam li mem ne ĉion verkis.
 
Dum la [[Renesanco]] la verkisto akiris altan rangon kiel okazis ĉe artistoj. Tamen ekde ekonomia vidpunkto, la plej parto de ili ankoraŭ ne pergajnis sian vivon el la literaturo (vendado de verkoj): [[Miguel de Cervantes]], aŭtoro de la [[Kiĥoto]], estis ĉiam malriĉega kaj tia mortis, dum [[Lope de Vega]] facile pergajnis sian vivon sed ne kiel vendisto de verkoj, sed kiel teatra aŭtoro kaj reĝisoro. La plej parto de verkistoj en [[Eŭropo]] dum la [[16-a jarcento]] kaj la [[17-a jarcento]] estis jam de antaŭe riĉaj, havis alian profesion aŭ plej ofte estis ekleziuloj; tre ofte ili ricevis apogon de mecenato.
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Literaturo]]
* [[Aŭtoro]]
* [[Skribarto]]
 
{{ĝermeto}}
[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:Profesioj]]