Bienvenue chez les Ch'tis: Malsamoj inter versioj

korektetoj, aldona frazo
(it)
(korektetoj, aldona frazo)
 
==Intrigo==
Philippe Abrams ([[Kad Merad]]), estro de poŝtoficejo en [[Salon-de-Provence]] en [[Bouches-du-Rhône]] (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe [[Mediteraneo|mediteranea marbordo]]. Ĉar li malsukcese provis fripone kredigi, ke li estas invalido, li estas punita: oni enoficigas lin al [[Bergues]] en nordfrancioNordfrancio, apud [[Dunkerque]].
 
En la filmo, sudfrancoj opinias, ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Neatendite,Kontraŭatende li malkovras tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul ([[Dany Boon]]), poŝtisto en la oficejo, kiun li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino ([[Zoé Félix]]), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimeco estas bona por ilia paro. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni en Bergues.
 
==Aktoroj==
[[Dosiero:Dany Boon Postier.JPG|thumb|right|Dany Boon en Bergues dum farado de filmo, junejunie de 2007]]
* [[Kad Merad]]: Philippe Abrams, poŝtoficisto
* [[Dany Boon]]: Antoine Bailleul, leterportisto kaj [[Kariljono|kariljonisto]]
* [[Lorenzo Ausilia-Foret]]: Raphaël Abrams, filo de Philippe kaj Julie
* [[Michel Galabru]]: praonklo de Julie, kiu vivis infane en nordo
* [[Patrick Bosso]]: [[ĝendarmo]] de [[aŭtovojo]] A7
* [[Fred Personne]]: S-ro Vasseur
* [[Zinedine Soualem]]: Momo
==Pri la filmo==
[[Dosiero:Winokbelfort.jpg|thumb|right|La [[belfrido]] de [[Bergues]], loko de la filmo]]
La vorto ''Ch’ti'' (elparolata "ŝti") estas dialekta nomo de iuj loĝantoj de norda Francio. Ĝi ankaŭ estas la nomo de ties lingvo, [[Pikarda franca dialekto|pikarda]] dialekto, kiu preferas la [[ŝuŝo|ŝuŝajn]] sonoj al la siblaj.
 
Dany Boon deziris realigi filmon pri sia devena regiono. Li konstatis, ke multaj francaj komedioj okazas en suda Francio (''[[Brice de Nice]]'', ''[[Taxi (filmo, 1998)|Taxi]]''), dum nordo estas loko de dramaj filmoj (''[[Germinal (filmo, 1993)|Germinal]]'').<ref>Aldono de ''[[La Voix du Nord]]'', 20-a de februaro 2008 - p.4</ref>
6 946

redaktoj