Morteratsch-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
==Historio==
De la komenco de la glaĉermezurado 1878 ĝis 1998 Morteratsch-Glaĉero ĉiujare averaĝe retiriĝis je 17,2 metroj. Nur dum 4 jaroj la glaĉero kreskis malmultajn metrojn en tiu tuta tempo. Ĉar grandaj glaĉeroj nur malrapide reagas al nur dumtempaj klimatoŝanĝoj, oni ne povas klarigi tiujn kreskojn per pli grandaj precipitaĵkvantoj en la nutra regiono. Inter la jaroj 1999 kaj 2003 la malkresko akceliĝis konsiderinde. En la jaro 2003 la retiriĝo atingis la rekordon de 76,5 m. En la sekva jaro [[2004]] la glaĉero ankoraŭ foje kreskis je 10,3 por poste denove retiriĝi ĉiu-jare inter 20 kaj 30 metrojn. Pro la enormaj ankoraŭ ne plantokovritaj [[moreno|flankaj morenoj]] dekstre kaj maldekstre oni povas imagi, kiom gigantaj la glacimasoj devis esti ankoraŭ en la 19-a jarcento dum la kulmino de la [[Eta Glaciepoko]].
 
==Turismo==
En printempo oni povas sur Morteratsch-Glaĉero [[skiado|skiado]]. De la monta haltejo de la [[Diavolezza-Aertelefero]] por skiantoj bone veturebla skivojo pasas la glaĉeron malsupren al la gastejo Morteratsch. Dum la 10-kilometra malsuprenveturado oni pasas altecdiferencon de 1100 m. La malsuprenveturado, kiu ofertas dum bela vetero al la skianto mirindan panoramon tra la glaĉero kaj la valo daŭras inter unu kaj du horoj. La stacidomo Morteratsch de la [[Retiaj Fervojoj]] iam situis ĉe la frunto de Morteratsch-Glaĉero. Ĉar la [[glaĉerlango]] intertempe retiriĝis 1800 metrojn, ĝi hodiaŭ ne plu videblas ek de la stacidomo.
 
==Eksteraj ligiloj==