Ebenaĵo de Transilvanio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
'''Ebenaĵo de Transilvanio''' ([[rumana lingvo|rumane]]: '''Câmpia Transilvaniei''', [[hungara lingvo|hungare]]: '''Mezőség''', '''Erdélyi Mezőség''') estas [[ebenaĵo]] en Rumanio, kiu situas en distriktoj [[Mureş]] kaj [[Cluj]]. Ĝi kuŝas de la rivero [[Someş]] ĝis la linioj de [[Mureş (rivero)|Mureş]] kaj [[Niraj]], laŭ unuj ĝis la linio de rivero [[Târnava Mică]]. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj ([[fiŝlago]]j). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la [[salo]] kaj la [[tergaso]]. En la regiono troviĝas kvazaŭ 300 komunumoj loĝataj de [[rumanoj]], [[hungaroj]] kaj [[germanoj]]. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la [[mezepoko]]. La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en [[Transilvanio]]. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon nur de 50-60 jaroj. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter [[1909]] kaj [[1913]] kaj en aprilo de [[1914]] [[Béla Bartók]] kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie notis la tekston, kiu servis kiel bazo por teksto de la [[Cantata profana]].
 
== Bibliografio ==
*[[Rezső Soó|Soó Rezső]]:''Az Erdélyi Mezőség flórája'' (Debrecen, 1949).
* [[Károly Koós (etnografo)|Dr. Kós Károly]]: ''A Mezőség néprajza'' 1-2. Mentor Kiadó, [[Marosvásárhely]], [[2000]].
* [[Vilmos Keszeg|Keszeg Vilmos]]: ''Mezőségi hiedelmek''. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, [[2006]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.romaniandolls.com/dolls/dollsMAP/RomaniaEthno.gif Mapo de Rumanio]
97 116

redaktoj