Cecil Charles Goldsmith: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ziko (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Cecil Charles GOLDSMITH''', (naskiĝis la [[16-a de novembro|16-an de novembro]] [[1889]] en [[Gloucester]], mortis la [[2-a de marto|2-an de marto]] [[1972]] en apud [[Sydney]] en [[Aŭstralio]]) estis angla esperantisto, organizanto, iama direktoro de [[Centra Oficejo de UEA]].
Edukiĝis ĉe la teknika lernejo kaj la universitato en [[Birmingham]]. Oficiro en la [[brita armeo]] dum la [[Unua mondmilito|
Esperanto multon ŝuldas al li. Ĝis la lasta sekundo de sia vivo li laboris por la lingvo. Li faris stimulan paroladon pri Esperanto apud [[Sydney]], [[Aŭstralio]], kaj, dum li respondis al demandoj, subite kolapsis morta.
Li lernis la lingvon en [[1907]]. Li servis kiel oficiro en la [[Brita Armeo]] kaj severe vundiĝis. En 1917 oni prognozis, ke nur unu-du horoj restas al li. Li malrapide resaniĝis kaj en 1923-24 iris por loĝi, dumtempe, al Germanujo, kie la esperantistoj helpis al lia resaniĝo. Li partoprenis la kongreson en Nürnberg. Tamen, jam en 1920 li estis sekretario de la nacia kongreso en Britujo kaj poste multfoje plenumis tiun oficon. Li longe oficis en la oficejo de Brita Esperantista A Socio kaj fariĝis ĝia sekretario. Lia laboro en Britujo estis multflanka kaj inkluzivis la fondon de [[Esperanto Publishing Company]].
Dum la [[2-a mondmilito|dua mondmilito]] li vivtenis la internacian centron de la movado preta, por ke ĝi povu normale ekfunkcii post la milito, kaj eĉ reprenis la sekretarian laboron de [[Brita Esperantista Asocio]], kiam la sekretario devis militservi. Kiam en 1947 okazis la fandiĝo de IEL kun la malnova UEA, li fariĝis la ĝenerala sekretario (tiama titolo de la direktoro) kaj la Centro restis en Britujo. Li estis sekretario de la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930, [[Londono]] 1938 kaj [[Bournemouth]] 1949. Sed oni plej bone memoros lin sidanta je la flanko de la prezidanto dum la malfermaj kunsidoj de multaj Universalaj Kongresoj - nur parteto de lia kongresa laborego. En 1954, kiam li fariĝis 65-jara kaj rajtis al ŝtata pensio, li eksiĝis el sia ofico en UEA. Li plu faris taskojn por Esperanto, sed, kiam lia edzino Clara mortis, li decidis vojaĝi al Aŭstralio por survoje saluti siajn multajn geamikojn. Li sentis sin tiel feliĉa, ke li decidis fari sian hejmon tie. Li organizis nacian kongreson kaj fariĝis la ĝenerala sekretario de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj aktivis tie kun entuziasmo kiel freŝe varbita junulo. Li reedziĝis en
::(''laŭ [[EdE]] kaj H. W. Holmes, revuo Esperanto 1972'')
[[Kategorio:Britaj esperantistoj|Goldsmith, Cecil Charles]]
|