Koper: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: gl:Koper |
reverkis la tekston, kiu havis stilajn kaj eble kopirajtajn problemojn (kopiita de la "ekstera ligilo") |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Koper Praetorian Palace.jpg|thumbnail|Pretora Palaco en Kapodistrio]]
'''Kapodistrio''' (slovene [[Koper]]) estas la plej granda [[haveno]] en Respubliko [[Slovenio]] kaj prezentas pordon al internaĵo de centra Eŭropo. Ĝi situas ĉe la [[Adriatika maro]], sur supro de [[duoninsulo]] [[Istrio]] en la slovena regiono [[Primorska]].
En antikva tempo la grekoj nomis la urbon ''Aegido''; [[Romio|romianoj]] nomis ĝin ''Capris'', ''Caprea'' aŭ ''Caprista'' (kapra insulo). La esperanta nomo deriviĝas de la [[itala lingvo|itala]], ''Capodistria''; kvankam tiu fonetike similas al la romiaj nomoj, ĝi verŝajne ne rilatas al la radiko "kapr-", sed devenas de la latina ''Caput Histriae'' kaj signifas "ĉefloko de Istrio".
Ĝis la [[19-a jarcento]] la urba tereno estis insulo, poste ĝi estis ligita al la bordo. Jam en mezepoko ĉirkaŭ la urbo ekzistis [[salo|salfarejoj]], kiujn oni forlasis en la jaro 1911. La malnova urba kerno fieras pro riĉa arkitekturo kaj multaj kulturaj monumentoj; vidindaĵo estas la Pretora Palaco.
En Kapodistrio troviĝas kelkaj institutoj kaj fakultatoj de la [[Universitato de Primorska]].
== Loĝantaro ==
En [[2006]] Koper havis 24.704 loĝantojn. La urbo kaj kelkaj antaŭurboj estas dulingvaj (slovena kaj itala lingvoj). Ĉe censo en [[2002]] la loĝantoj indikis jenajn gepatrajn lingvojn:
* 74,1 %: [[slovena lingvo]]
* 8,0 %: [[kroata lingvo]]
* 4,0 %: [[serbokroata lingvo]]
* 2,8 %: [[bosnia lingvo]]
* 2,7 %: [[serba lingvo]]
* 2,2 %: [[itala lingvo]]
En [[1900]] estis 7.205 italoj, 391 slovenoj, 167 kroatoj kaj 67 germanoj.
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.koper.si www.koper.si] Komunuma retejo
* [http://www.burger.si/Koper/Koper_ESPERANTO.htm Kapodistrio en Esperanto]
{{ĝermo-geografio}}
|