Afriko sude de Saharo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:África Subsahariana
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Geografio]] > [[Regiono (geografio)|Regiono]] > '''Afriko sude de Saharo'''
----
'''"Afriko sude de Saharo"''' estas [[epiteto]] ofte donata al [[Centra Afriko|Centra]] kaj [[Suda Afriko]], entenante ne nur la vastajn areojn sude de [[Saharo]], sed ankaŭ sudajn partojn de ĉi tiu [[dezerto]] mem. Ĝi estas proksimume la nearaba parto de Afriko.
 
Kelkaj homoj nomas tiun ĉi regionegon ''[[Subsahara Afriko]]'' pro [[paŭso|paŭsado]] de iuj nacilingvoj. Alia netaŭga nomo estas "[[negronigrulo|negranigrula]] Afriko" kiu kaj implikas [[raso|laŭrasan]] mondordigon kaj preteratentas multajn ne-[[Bantuoj|Bantuaj]]n popolojn.
 
Afrikon efektive disigis en du partojn la dezertego Saharo dum pluraj jarcentoj de la [[historio]]. Tial la kontakto inter [[Norda Afriko]] kaj la cetera kontinento estis minimuma, escepte de kelkaj komercaj [[karavano]]j. Antikvaj [[Egiptoj]] malbone konis la landojn sude de norda [[Sudano]]. Dum la [[mezepoko]] norduloj ĉaskaptis [[sklavo]]jn sude de Saharo, kaj vendis tiujn en [[Eŭropo]] kaj [[Sudokcidenta Azio]]. Nur per la esplorvojaĝoj de [[Araboj]] ([[Ibn Batuta]]) kaj [[Portugaloj]] ([[Vasco da Gama]]) en la jarcentoj [[14-a jarcento|14-a]] kaj [[15-a jarcento|15-a]] ekis pli intensa kontakto inter la mondo ambaŭflanke de Saharo.