Batalo de Culloden: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
(nova artikolo)
 
e
La '''batalo de Culloden''' ([[Gaela lingvo|gaelalingve]] ''Blàr Chùil Lodair''), je la [[16-a de aprilo]] [[1746]], estis la fina batalo inter la [[Jakobitismo|jakobitoj]] (subtenitaj de [[Francio]]) kaj la [[Domo de Hanovro|hanovra]], [[brita monarkio]]. Ĝi cetere estis la lasta batalo, kiu okazis sur la insula teritorio de Britio. La batalo de Culloden estis gravega malvenko por la jakobitoj, kaj tute ruinigis la esperon, ke la [[Stuartoj]] iam reakiru la britan tronon.
 
La jakobitoj - plejmulte skotoj el la altlandoj - subtenis la depostulon de [[James Francis Edward]] (kromnomita ''la Maljuna Pretendanto'') pri la trono. La reĝa armeo estis estrita de la [[duko]] de [[Cumberland]], la pli juna filo de la reĝo [[Georgo la 2-a (Britio)|Georgo la 2-a]].
 
La sekvaĵoj de la batalo estis brutalaj, kio donis al Cumberland la kromnomon ''buĉisto''. James Francis Edward finfine forlasis Brition kaj enloĝiĝis en [[Romo]]n. Li neniam plu provis reakiri la tronon.
6 784

redaktoj