Islama ekspansio: Malsamoj inter versioj

2 095 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
[[Dosiero:Medieval Persian manuscript Muhammad leads Abraham Moses Jesus.jpg|300px|thumb|[[Mohamedo]] estas kondukanta [[Abraham]]on, [[Moseo]]n kaj [[Jesuo]]n.]]
La potenco de islamo en la tempo de morto de [[profeto]] [[Mohamedo]] en la jaro [[632]] etendiĝis precipe sur [[Araba duoninsulo]], sed ties randaj regionoj daŭris sub kontrolo de [[Orientromia imperio]], respektive de [[sasanidoj|Sasanida imperio]].
Tiuj ĉi ambaŭ [[malfrua antikvo|malfrue antikve]] potencoj translasis la defendon de siaj limregionaj teritorioj grandparte al aliancanaj arabaj triboj kaj eluzis ilin ankaŭ en reciprokaj konfliktoj. La orientaj romianoj jam ekde la [[5-a jarcento]] ofte konfidis je parte kristanismigitaj arabaj [[ghasanidoj]], kiuj regis sur teritorio sude de [[Damasko]]. Sed la sasanida [[grandreĝo]] [[Husrav la 2-a]] neniigis jam ĉirkaŭ la jaro [[602]] sian ĉefan araban [[vasalo]]n, la imperion de [[laĥmovidoj]], kies ĉefurbo [[Hira]] troviĝis en hodiaŭa suda [[Irako]]. Dum tiuj ĉi bataloj la araboj bone ekkonis, ke ilia moviĝema leĝera rajdistaro egaliĝos al peze kirasitaj, tamen malfacile moveblaj sasanidaj [[katafrakto]]j kaj eĉ ili kapablos akiri super ili superecon. Tiu ĉi konstato, per propra kapablo armee venki super la potenca sasanida imperio, rapide disvastiĝis inter la araboj kaj sendube ĝi rolis signifan rolon en pli postaj eventoj. La islama ekspansiemo estis fakte reago al danĝero de reciprokaj arabaj konfliktoj, kiuj okazis senpere post la morto de profeto Mohamedo. La centjaran reciprokan rivalecon de la unuopaj arabaj triboj tial la unuaj [[kalifo]]j decidiĝis superi per unuigo de la kredantoj en batalo kontraŭ la eksteraj malamikoj.
 
La araban ekspansiemon karakterize plifaciligis tiama malforteco de ambaŭ iliaj potencaj rivaloj: la bizancianoj same kiel la persanoj estis elĉerpintaj pro longa periodo de reciprokaj konfliktoj, kiuj finiĝis nur en la jaro [[629]]. Ambaŭ imperioj gardis precipe siajn komunajn limojn. Kontraŭe al tio primitivaj arabaj triboj ne estis konsiderataj kiel grava minaco. Tiu ĉi subtaksigo pli poste estis montriĝonta kiel la sorta. Malgraŭ tio ke imperiestro [[Heraklio]] venkis la persanojn kaj savis tiel la Orientromian imperion antaŭ pereo, ankoraŭ dum lia vivo komencis ĉefa fazo de la araba-islama ekspansiemo, nome ĝuste en la momento, kiam la romianoj estis devigitaj sekve de akuta manko de financoj haltigi la pagojn al siaj arabaj aliancanoj, per kio ili malfortigis sian limregionan defendon.
 
== La disvastigo de islamo ==