Submara ĉasado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La nuna submara ĉasado evoluis el la kutimo trapiki per akrigitaj bastonoj manĝeblajn fiŝojn en malprofundaj akvoj de riveroj, riveretoj, ktp. Tion kutimon oni konas ekde pratempoj. Ankoraŭ hodiaŭ, troviĝas en kelkaj lokoj lanco-fiŝkaptado sen plonĝado.
 
La submara ĉasisto povas elekti kian fiŝon kapti – ĉi tio estas pli malfacila por fiŝkaptistoj uzantaj kanojn aŭ retojn. Do, kun taŭgaj edukado kaj reguligo, submara fiŝkaptado povas esti pli ekologie [[daŭripovo|daŭrigebla]]. <ref>Adam Smith kaj Seji Nakaya. Vidu suban eksteran ligilon.</ref> Tamen, submara ĉasado estas implikita en la loka neniiĝo de specoj de granda fiŝo, ekzemple en la Kariba Maro.<ref>Roberts, Callum. ''The Unnatural History of the Sea'', Island Press, 2007, p. 238 (angla)</ref>
 
Aŭtoritatoj de kelkaj landoj (ekz. Germanio, Pollando) malpermesas fiŝkaptadon per lanco; en aliaj ŝtatoj (ekz. Hispanio, Norvegio, Usono, Aŭstralio) ĝi estas permesita kun reguloj. Malpli da lokoj permesas submaran fiŝkaptadon kun premaerujo ol sen.