Cindro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Tuhka
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Steinkohlenasche.jpg|thumb|Cindroj en skatolo]]
 
'''Cindroj''' estas la solidaj [[griza]]j restaĵoj el objektoj brulintaj; tio estas temo pri [[kemio]]. En kelkaj [[kulturo|kulturfono]]j, estas [[kutimo]] bruligi mortajn korpojn kaj konservi ties cindrojn; tio estas temo pri [[kulturo]], [[socio]] kaj eĉ [[religio]].
==Kemio==
La '''cindro''' estas la produktaĵo de la [[brulo]] de iu materialo, komponita (krom la organika baza substanco) el neorganikaj substancoj ne tute bruligeblaj, kiel mineralaj saloj. Parto el la restaĵoj restas kiel solida korpo laŭ formo de polvo kuŝe sur la loko kie okazis la brulo de la materialo ([[ligno]], rubaĵo, ktp.) kaj parto povas esti forigita al aero kiel parto de la [[fumo]]. Pro tio pro ampleksigo de la vortosignifo oni konas kiel cindroj produktojn kiel la [[karbo]] aŭ la [[lignito]] aŭ diversaj brulitaj restaĵoj kiu foriras el la bruligejoj, ĉu industriaj, ĉu sub aero, ĉu el kamenoj ĉu el fornoj.
 
Oni konas kiel cindroj, en la analizo de nutraĵoj, ankaŭ la parton de mineraloj kiu ne bruliĝas aŭ forvaporiĝas; alimaniere dirate, tio kio estas nek organika nek akvo. Post la brulo estas pli facila fari pli detalan analizon de ĉiu mineralo. Ekzemple tipa analizo de [[mielo]] estus jena:
*[[Fruktozo]]: 38%
*[[Glukozo]]: 31%
*[[Sukrozo]]: 1%
*[[Akvo]]: 17%
*[[Sukero|Aliaj sukeroj]]: 9% ([[maltozo]], [[melezitozo]])
*Cindro: 0.17%
:<small>Fonto: [http://www.sugaralliance.org/desktopdefault.aspx?page_id=97 Sugar Alliance]</small>
En tiu ekzemplo cindro inkludus ĉiun [[dieta mineralo|mineralon]] de la mielo.
 
La cindroj de vegetaloj (ligno, seka herbaro, ktp.) enhavas multe da [[kalio]] (K), [[natrio]] (Na), [[kalcio]] (Ca), [[magnezio]] (Mg), [[fosforo]] (P) kaj aliaj mineraloj necesaj por ili. Tiuj cindroj povas esti uzataj kiel [[sterko]], kondiĉe ke ili ne enhavu pezajn metalojn aŭ aliajn poluantojn. Ĉar tiuj kutime estas tre alkalaj, oni povas miksi ilin kun akvo kaj lasi ilin portempe ĉe la aero por ke ili kaptu la median [[CO2]] kaj ili iĝu pli neŭtralaj parte. Oni povas miksi ilin ankaŭ kur alia pli acida [[sterko]], kiel la [[humo]]. La malkomponiĝo en la humo, krome ŝanĝas la mineraloj al stato de pli biodisponeblaj.
 
La cindroj de animaloj, enhavas pli da [[natrio]] kaj ĉefe la [[kalcio]] de la [[osto]]j. Tiuj de bruligoj de homaj korpoj povas enhavi eĉ restaĵojn de metaloj el plombaĵoj aŭ aliaj enmetaĵoj.
 
La cindroj el [[vulkano]]j, ĉar ili estas "''naturaj''", estas konsiderataj fruktodonaj aŭ sterkaj por [[agrikulturo]].
 
==Aliaj uzoj==
Krom la plej konata uzado kiel sterko, cindroj estis laŭlonge de la historio uzitaj alimaniere. Ekzemple kelkaj cindroj estis uzitaj por fabriki specon de [[sapo]]. La koloro nigra kaj la enhavo en saloj kaj foje en restaĵoj kaŭzis, ke oni uzis ilin kontraŭ la [[glacio]] de la grundo, ĝis kiam la salo estis pli facile disponebla.<br/>
Oni uzas la cindrojn de bruligo de termoelektraj centraloj por la fabrikado de [[asfalto]]j aŭ por la traktado de [[gruzo]]s, kiel parte surogato de [[cemento]] en la asfalto, post aldono de [[kalko]] kiel akva ligilo de la gruzoj.
 
==Poluantaj cindroj==
La cindroj el bruligejoj enhavas pezajn metalojn kiuj estis en la brulitaj ligno aŭ rubaĵoj. Ekde jardekoj, la cindroj de bruligejoj aŭ de termaj centraloj estas celo de tre variaj polemikoj, ĉefe pro ties enhavo de [[pezaj metaloj]] kaj [[dioksino]]l. Laŭ la primedia NRO [[Greenpeace]], mezaveraĝa bruligejo brulas 32,000 tunojn de rubaĵoj, el kiuj kelkaj tutcerte enhavas [[plumbo]]n, [[kadmio]]n, [[arseno]]n, [[hidrargo]]n kaj [[kromo]]n, kaj forlanĉas (ĉirkaŭ la jaro [[2000]]) 92 tunojn de pezaj metaloj al la aero ĉiujare kaj produktante ĉirkaŭ 304 tunojn ĉiujare de cindroj kaj de likvidaj restaĵoj.
<br>En [[Francio]] lastatempe, kie oni disvolvigis multe la bruligejojn, regularo de majo [[1994]] malpermesis ties konstruon «je malpli ol 30 m de akvofluo», sed de tiam la cindroj estis "revalorigitaj" en la konstruo de ŝoseoj. La tavolo de cindra asfalto estas tre ofte inondataj aŭ estas en kontakto kun la grundo de la [[freatika tavolo]].
 
==Kulturo, religio kaj cindroj==
En la landoj kie estas kutimo la bruligado de kadavroj, oni realigas diversajn ceremoniojn rilate la cindroj de la brulitaj mortintoj. En [[Barato]] ekzemple oni ĵetas ilin al [[rivero]]j, kie la homoj banas sin, lavas sin kaj foje eĉ trinkas el ili. En aliaj landoj, en kelkaj triboj la familio de la mortinto manĝas tiujn cindrojn por resti kun la mortinto.
 
En aliaj landoj kaj epokoj malpurigi la hararon aŭ la haŭton per cindro estas simbolo de ĉagreno aŭ religia doloro. La [[katolikismo|katolikoj]] celebras ankoraŭ la ''[[cindra merkredo|cindran merkredon]]'', kiam pastro markas per cindro krucon sur la frunto de kredantoj, kiel simbolo de memoro, ke oni mortos kaj oni iĝos cindro. Tio okazas la unuan tagon de [[Karesmo]], post [[karnavalo]]j, por marki la komencon de dolora epoko de memorigo de la morto de [[Kristo]].
 
En fama romano ''[[Cent jaroj da soleco]]'' de la [[Kolombio|kolombia]] romanisto kaj [[Nobel-premio]] [[Gabriel García Márquez]] oni markas tiun cindran merkredon 13 samnomajn fratojn per nelavota cindro kaj tiuj malaperontaj krucoj markos la gefratojn al la malamikoj, kiuj per tio scios kiuj ili estas kaj mortigos ilin.
 
==Eksteraj ligoj==
 
* [http://www.greenpeace.org/france/campaigns/toxiques/zero-dechet/l-incineration-un-dossier-br/aspects-environnementaŭ-et-sa ĉe Greenpeace]
 
* [http://www2.ademe.fr/servlet/KBaseShow?sort=-1&cid=96&m=3&catid=15798 Pri rubaĵoj de ADEME]
 
* [http://www.sinoe.org?IDREQ=48 Funkciantaj bruligejoj, de ADEME]
 
{||{Wiktionnaire|cendres}}
[[Kategorio:Poluado]]
[[Kategorio:Kemio]]
[[Kategorio:Religio]]
 
 
{{ĝermeto}}
 
[[ar:رماد]]