Akvofala apuseto: Malsamoj inter versioj

9 bitokojn forigis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
(Nova paĝo: {{Taksonomio | color = pink | name = Akvofala apuseto | image = | image_caption = | status = LC | regnum = Animaloj ''Animalia'' | phylum = Ĥorduloj ''Chordata'' | classis ...)
 
Neniu resumo de redakto
}}
 
La '''Akvofala apuseto''' aŭ [['''Giganta apuseto]]''' ('''''Hydrochous gigas''''') estas specio de [[apuseto]] de la familio de [[Apusedoj]]. Ĝi estas la ununura specio ene de la genro '''''Hydrochous'''''. Ili estas unikaj inter apusetoj, ĉar '''nestumas ĉe akvofaloj''', kiel kelkaj [[cipseloj]]. Krome kaj la genro kaj la specio estas intermeza inter [[Collocalia]] kaj [[Aerodramus]], ĉar ĝi havas '''grizan plumaron''', sed '''ne ekolokigon'''. Ŝajne ĝi estas parenco de la ''Aerodramus papuensis'' kaj de aliaj specioj de la genro ''Aerodramus''. Temas pri eta birdo 16 cm longa kaj 37 g peza.
 
==Disvastiĝo==
Ĝi loĝas en kontinenta [[Malajzio]], kaj en montaroj de [[Sumatro]] kaj Okcidenta [[Javo]], en [[Indonezio]], en trpikaj aŭ subtropikaj montetaj kaj montaraj arbaroj aŭ malfermaj kamparoj, sed ĉiam proksime de [[akvofalo]]j, kiujn uzas kiel nestolokoj (ĉefe apud aŭ eĉ malantaŭ ili) kaj kio nomigas la specion. Oni vidis tiujn birdojn ankaŭ en [[Borneo]], en [[Saraŭako]] kaj [[Sabaho]], en Malajzio, kaj en [[Brunejo]], sed oni ne atingis ekzempleron tie kaj pro tio tiu informo ne estas certiga. Ŝajne ne estas kolonia specio, sed almenaŭ ĉe Gede-Pangrango, Javo, estis unu kolonio sufiĉe granda, sed kio poste malpliiĝis. La plej minaca danĝero estas senarbarigo, tio estas detruo de la arbaro hejmo de la specio. Ĉiukaze la specio aperas je 300 ĝis 2,400 m sur la marnivelo.
 
==Kutimoj==
Ĝi nestumas malantaŭ aŭ apud akvofaloj en rokofendoj. La nesto estas konstruita el [[musko]] kaj radikeroj kungluitaj per salivo, kiel ĉiu apuso. Ili manĝas dumfluge flugantajn insektojn.
 
==Referenco==
* ''BirdLife International'' 2004. [http://www.iucnredlist.org/search/details.php/10302/all Hydrochous gigas]. [http://www.iucnredlist.org 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] 24a Julio 2007.
 
[[kategorio:Apusedoj]]